Universala Esperanto-Asocio

Ĉu vi unuafoje venis ĉi tien kaj estas aktuala UEA-membro/servouzanto? Registru vin!

Ĉu vi forgesis la pasvorton? Restarigu ĝin!

Ĉu forgesiĝis la salutvorto? Ricevu rememorigon!


ensalutu • registru vin
Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Reta kinejo
Videoj de Universala Esperanto-Asocio en Youtube
La plej novaj videoj de UEA publikigitaj en Youtube-kanalo UEAviva. Por vidi pli transiru per la ligilo.
La 22-an de majo 2020
Agado de TEJO en tempoj de pandemio

Agado de TEJO en tempoj de pandemio (Léon Kamenický) Tiu ĉi prelego estis la originale prezentita dum la dua parto de la programo de la 52-a Malferma Tago, kiu okazis virtuale per Zoom. Nun UEAviva disponigas ĝin por la tuta komunumo.

La 6-an de majo 2020
La nepoj nin benos, se ni ion al ili transdonos

La nepoj nin benos, se ni ion al ili transdonos (Orlando Raola) Tiu ĉi prelego estis la originale prezentita dum la dua parto de la programo de la 52-a Malferma Tago, kiu okazis virtuale per Zoom. Nun UEAviva disponigas ĝin por la tuta komunumo.

La 3-an de majo 2020
Pri la revuo Esperanto kaj la Reta Revuo

Pri la revuo Esperanto kaj la Reta Revuo (Anna Striganova) Tiu ĉi prelego estis originale prezentita dum la dua parto de la programo de la 52-a Malferma Tago, kiu okazis virtuale per Zoom. La preleganto afable akceptis reregistri ĝin por UEAviva, tial la enhavo povas ne esti ekzakte la sama, inkluzive kun pli ĝisdataj informoj. UEA nome de la tuta komunumo sincere dankas al la preleganto!

La 25-an de aprilo 2020
Speciala prelego TEO

Speciala prelego TEO (Zhang Ping “Ĝoja”, Olga Ŝiliaeva kaj Rafael Henrique Zerbetto)

La 25-an de aprilo 2020
Komparo inter du planlingvoj

Komparo inter du planlingvoj: Esperanto kaj Rumantsch Grischun (svisa duonoficiala lingvo) (Mireille Grosjean)

La 25-an de aprilo 2020
Speciala prelego Sin nutri en la naturo

Speciala prelego Sin nutri en la naturo (Lode Van de Velde)

La 25-an de aprilo 2020
Esperanta mondliteraturo, ĉu mi povas kontribui?

Esperanta mondliteraturo, ĉu mi povas kontribui? (Marianne Pierquin)

La 25-an de aprilo 2020
Speciala prelego Burunda teo

Speciala prelego Burunda teo (Jérémie Sabiyumva)

La 25-an de aprilo 2020
Speciala prelego Burunda kafo

Speciala prelego Burunda kafo (Jérémie Sabiyumva)

La 25-an de aprilo 2020
Spertoj pri tradukado-interpretado kaj amuzaj anekdotoj tiurilate

Spertoj pri tradukado-interpretado kaj amuzaj anekdotoj tiurilate (Mireille Grosjean)

La 25-an de aprilo 2020
Video-mesaĝo de la Prezidanto de UEA Duncan Charters (aprilo/2020)

Prezidanto de UEA Duncan Charters salutas membrojn kaj ĉiujn samideanojn tra la tuta mondo per mesaĝo de kuraĝo kaj espero. Ni kondolencu kaj kompatu familiojn de karaj esperantistoj rekte trafitaj de la nuntempa sankrizo. Samtempe ni konsciu, ke la mondo bezonas ĉiam pli nian kontribuon al ĝia bonfarto. Kial kuraĝo kaj espero? Spektu la filmon de Duncan Charters. Ĉion bonan al ĉiu el vi!

La 23-an de aprilo 2020
DVD Vizito al la Centra Oficejo | 2-a menuo

Tiu estas la 2-a menuo de la DVD "Vizito al la Centra Oficejo". La tuta enhavo de la DVD estas disponigita en la kanalo de UEA ĉe YouTube en speciala ludlisto kompense al la nuligo de la 52-a MT, kiu devus okazi la 25-an de aprilo 2020. Tiu enhavo konsistas el la ĉefa filmo, konciza historio de la CO, bild-galerio kaj malantaŭ la kurteno. Kun la celo konservi la memoron de la DVD-teknologio la kanalo ankaŭ disponigas du filmetojn per kiuj eblas vidi kiel aspektas la du menuoj en la DVD: la unua por atingi ĉiujn 4 erojn de la DVD kaj la dua, kiu proponas spekti la ĉefan filmon laŭ tri partoj. La DVD "Vizito al la Centra Oficejo" estis preparita dum la 23-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO (MT), okazinta la 26-an de novembro 2005: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7555. Referenca vendoprezo de la DVD estas 9,00 €. Se eblas al vi subteni per donaco la aperigon de tiu materialo en nia kanalo, vi estas bonvena donaci samvalore aŭ kiom ajn al: https://uea.org/alighoj/donacoj/kaso. Nia laŭnoma danko al donacintoj aperas en ĉiu numero de la revuo Esperanto sub la rubriko "Oficiala informilo". Membriĝu en UEA/TEJO por aboni la revuon: https://uea.org/alighoj/alighilo. DVD Vizito al la Centra Oficejo Nederlando/Slovakio, 2006 Produktis: Eldonejo Espero kaj UEA Reĝisoris: Peter Baláž. Karakterizoj: 24 min (ĉefa filmo); NTSC. Eroj: ĉefa filmo, konciza historio, bild-galerio,malantaŭ la kurteno kaj du menuoj.

La 23-an de aprilo 2020
DVD Vizito al la Centra Oficejo | 1-a menuo

Tiu estas la 1-a krozekrano de la DVD "Vizito al la Centra Oficejo". La tuta enhavo de la DVD estas disponigita en la kanalo de UEA ĉe YouTube en speciala ludlisto kompense al la nuligo de la 52-a MT, kiu devus okazi la 25-an de aprilo 2020. Tiu enhavo konsistas el la ĉefa filmo, konciza historio de la CO, bild-galerio kaj malantaŭ la kurteno. Kun la celo konservi la memoron de la DVD-teknologio la kanalo ankaŭ disponigas du filmetojn per kiuj eblas vidi kiel aspektas la du menuoj en la DVD: la unua por atingi ĉiujn 4 erojn de la DVD kaj la dua, kiu proponas spekti la ĉefan filmon laŭ tri partoj. La DVD "Vizito al la Centra Oficejo" estis preparita dum la 23-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO (MT), okazinta la 26-an de novembro 2005: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7555. Referenca vendoprezo de la DVD estas 9,00 €. Se eblas al vi subteni per donaco la aperigon de tiu materialo en nia kanalo, vi estas bonvena donaci samvalore aŭ kiom ajn al: https://uea.org/alighoj/donacoj/kaso. Nia laŭnoma danko al donacintoj aperas en ĉiu numero de la revuo Esperanto sub la rubriko "Oficiala informilo". Membriĝu en UEA/TEJO por aboni la revuon: https://uea.org/alighoj/alighilo. DVD Vizito al la Centra Oficejo Nederlando/Slovakio, 2006 Produktis: Eldonejo Espero kaj UEA Reĝisoris: Peter Baláž. Karakterizoj: 24 min (ĉefa filmo); NTSC. Eroj: ĉefa filmo, konciza historio, bild-galerio,malantaŭ la kurteno kaj du menuoj.

La 22-an de aprilo 2020
DVD Vizito al la Centra Oficejo | Bild-galerio

"Bild-galerio: 'Malferma tago en CO'" estas ero de la dokumenta DVD "Vizito al la Centra Oficejo", preparita dum la 23-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO (MT), okazinta la 26-an de novembro 2005: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7555. La tuta enhavo de la DVD estis disponigita en la kanalo de UEA ĉe YouTube en speciala ludlisto kompense al la nuligo de la 52-a MT, kiu devus okazi la 25-an de aprilo 2020. Referenca vendoprezo de la DVD estas 9,00 €. Se eblas al vi subteni per donaco la aperigon de tiu materialo en nia kanalo, vi estas bonvena donaci samvalore aŭ kiom ajn al: https://uea.org/alighoj/donacoj/kaso. Nia laŭnoma danko al donacintoj aperas en ĉiu numero de la revuo Esperanto sub la rubriko "Oficiala informilo". Membriĝu en UEA/TEJO por aboni la revuon: https://uea.org/alighoj/alighilo. La ero "Bild-galerio: 'Malferma tago en CO'" montras en 4-minuta filmo la etoso de la CO kaj de la MT en novembro de 2005, kiam la CO festadis sian 50-jariĝon en Nederlando post la translokiĝo el Britio. La CO estas la podio de la Malfermaj Tagoj, kiun en aprilo 2020 UEA kaj TEJO portas al la tuta mondo per pluraj retaj rimedoj kaj agadoj. DVD Vizito al la Centra Oficejo Nederlando/Slovakio, 2006 Produktis: Eldonejo Espero kaj UEA Reĝisoris: Peter Baláž. Karakterizoj: 24 min (ĉefa filmo); NTSC. Eroj: ĉefa filmo, konciza historio, bild-galerio, malantaŭ la kurteno kaj du krozekranoj.

La 22-an de aprilo 2020
DVD Vizito al la Centra Oficejo | Malantaŭ la kurteno

"Malantaŭ la kurteno" estas ero de la dokumenta DVD "Vizito al la Centra Oficejo", preparita dum la 23-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO (MT), okazinta la 26-an de novembro 2005: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7555. La tuta enhavo de la DVD estis disponigita en la kanalo de UEA ĉe YouTube en speciala ludlisto kompense al la nuligo de la 52-a MT, kiu devus okazi la 25-an de aprilo 2020. Referenca vendoprezo de la DVD estas 9,00 €. Se eblas al vi subteni per donaco la aperigon de tiu materialo en nia kanalo, vi estas bonvena donaci samvalore aŭ kiom ajn al: https://uea.org/alighoj/donacoj/kaso. Nia laŭnoma danko al donacintoj aperas en ĉiu numero de la revuo Esperanto sub la rubriko "Oficiala informilo". Membriĝu en UEA/TEJO por aboni la revuon: https://uea.org/alighoj/alighilo. La ero "Malantaŭ la kurteno" montras en 3-minuta filmo la laboron de la reĝisoro, kamerao kaj kunlaborantoj dum la filmado de la ĉefa filmo de la DVD. Danke al ilia historivalora verko, nun en aprilo 2020 UEA kaj TEJO portas al la tuta mondo la etoson de la MT. DVD Vizito al la Centra Oficejo Nederlando/Slovakio, 2006 Produktis: Eldonejo Espero kaj UEA Reĝisoris: Peter Baláž. Karakterizoj: 24 min (ĉefa filmo); NTSC. Eroj: ĉefa filmo, konciza historio, bild-galerio, malantaŭ la kurteno kaj du krozekranoj.

Pliaj videoj de UEA estas spekteblaj en Youtube-kanalo UEAviva
 
Supren
UEA, 2020