Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 75 (2000-04-12)
Membrostatistiko de UEA 1999

Ankaŭ en 1999, por la 13-a sinsekva jaro, UEA havis pli ol 7000 individuajn membrojn, nome 7074 en 119 landoj. Tiu nombro estis je 286 malpli alta ol en 1998. Pli forte malkreskis la nombro de aligitaj membroj: de 12812 en 1998 al 12096 en 1999. La suma membronombro de UEA sekve falis el 20172 al 19170, t.e. per 1002 membroj.

La perdo de individuaj membroj okazis ĉefe en la kategorio Membro kun Jarlibro, dum la nombro de la membroj ricevantaj la revuon "Esperanto" apenaŭ ŝanĝiĝis. La falo de MJ-membroj sekvis el la influo de la UK al la samjara membrostatistiko. Tiu en Berlino estis konsiderinde malpli granda ol tiu en 1998 en Montpeliero. Inter la francaj kongresanoj de 1998 estis 208, kiuj membriĝis en UEA nur tiujare sed ne plu en 1999. Ankaŭ en Ruslando (-58) kaj Rumanio (-44) la individuaj membroj malmultiĝis unuavice pro tio, ke ili sendis multe malpli da kongresanoj al Berlino ol al Montpeliero.

Aliflanke, kvankam en la lando de la koncerna UK la individuaj membroj kutime plimultiĝas, pasintjare tiu regulo spertis escepton: en Germanio la individuaj membroj malkreskis per 15. Tio verŝajne indikas, ke en Germanio la esperantistaro estas altgrade organizita kadre de UEA kaj ĝia landa asocio, dum en Francio granda parto troviĝas en SAT kaj sekve inter ili UEA ricevis multajn kongresjarajn membrojn en 1998.

La plej pozitivan evoluon de la individua membraro registris Brazilo kaj Svedio, en kiuj okazis kresko de respektive 41 kaj 27.

En 20 landoj estis pli ol po 100 individuaj membroj: Francio (686), Germanio (587), Brazilo (552), Japanio (409), Usono (389), Nederlando (349), Svedio (255), Italio (253), Finnlando (234), Britio (230), Hispanio (190), Ĉinio (187), Belgio (185), Ruslando (170), Pollando (150), Svislando (134), Hungario (122), Kroatio (109), Danio (108) kaj Ĉeĥio (102).

Rimarkinde estas, ke unuafoje de post 1990 kreskis la nombro de dumvivaj membroj (+17). Evidente la dumviva membriĝo ricevis specialan allogon ĉe la sojlo de nova jarmilo. Tiu "jarmila efekto" ŝajnas plu daŭri ankaŭ en la nuna jaro, en kiu la tuta nombro de individuaj membroj estos sub granda premo fali sub la limon de 7000 rezulte de malgranda UK. Des pli urĝa do estas la bezono efikigi la membrovarbadon ĉi-jare.

La nombro de aligitaj membroj malkreskas jam tutan jardekon. Ili estas tiuj membroj de la aliĝintaj landaj asocioj, kiuj ne estas individuaj membroj de UEA. Pli ol 200 aligitajn membrojn nombris Germanio (1079), Japanio (1062), Ĉinio (963), Italio (895), Svedio (686), Britio (510), Belgio (504), Usono (429), Pollando (330), Hispanio (329), Nederlando (293), Norvegio (292), Greklando (271), Portugalio (268), Brazilo (265), Hungario (232), Finnlando (213), Kroatio (210) kaj Slovakio (207).

En la jaro 2000 la aligita membraro ŝajnas finfine denove kreski. Jam pli ol triono de la landaj asocioj pagis por aligitaj membroj ĝis la komenco de aprilo. La ĝisnuna nombro superas per 923 la nombron, por kiu la samaj asocioj pagis pasintjare. Kun tia evoluo estas eble, ke la tuta membraro de UEA en 2000 denove superos 20 000.

Tabelo

  1998 1999
 
Membro kun Gvidlibro 435 510
Membro kun Jarlibro 1859 1528
Membro-Abonanto 3405 3404
Juna Membro kun Jarlibro 452 450
Juna Membro-Abonanto 260 220
Dumviva Membro 859 876
Juna Dumviva Membro 17 17
Honora Membro 61 57
Honora Patrono 12 12

INDIVIDUAJ MEMBROJ 7360 7074
 
Aligitaj membroj 10853 10447
Junaj aligitaj membroj 1959 1649

MEMBROJ ENTUTE 20172 19170
 
Societo Zamenhof 224 224
Abonoj "Esperanto" 195 185
Kolektivaj ab. "Esperanto" 121 119
Abonoj "Kontakto" 405 408
Kolektivaj ab. "Kontakto" 465 352
Patronoj de TEJO 100 96
Dumvivaj Patronoj de TEJO 13 14

KOTIZOJ ENTUTE 21825 20568

Rim. La statistiko reprezentas la staton je 12 aprilo 2000. Definitivaj ciferoj aperos en la Estrara Raporto pri 1999, aperonta en la junia numero de "Esperanto".

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/75a2

El Gazetaraj Komunikoj

Membrostatistiko de UEA en 2008: perdoj kaj kreskoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 318 (2009-03-22)

Membrostatistiko de UEA en 2000
Gazetaraj Komunikoj n-ro 121 (2001-05-04)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020