Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 77 (2000-05-09)
TEJO trejnos pri Balkanio en Bulgario

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) havas jam longan sperton pri organizado de interesaj kaj aktualaj seminarioj. Nun TEJO turnas sin al grava regiono: Balkanio, kiu lastatempe ofte troviĝis en la gazetaraj rubrikoj tra la mondo. TEJO volas provizi al gejunuloj el la regiono eblecon renkontiĝi, lerni kaj spertiĝi en internacia etoso, kaj instigi ilin al kunlaboro kaj kunagado. La seminarion aŭspicias la Eŭropa Junulara Fondaĵo ĉe la Konsilio de Eŭropo.

Sub la temo "Balkana junulara agado por kulturo de paco" TEJO levos demandojn aktualajn por Balkanio kaj samtempe trejnos aktivulojn pri junulara agado. Por partoprenantoj ne sciantaj Esperanton TEJO organizos paralelan lingvan trejnadon.

Partopreno en TEJO-seminario estas unika ŝanco por junaj aktivuloj trejniĝi kaj spertiĝi pri multaj gravaj aktivecoj. Celgrupo de la seminario estas 18-35-jaraj gejunuloj el Eŭropo, precipe Balkanio, kaj Proksimoriento. Pli ol 35-jaraj interesiĝantoj povas finance subteni la partoprenon de junul(in)o el la regiono.

Limdato de aliĝo estas la 15a de julio 2000.

Venu malkovri Balkanion kaj novajn eblecojn por via Esperanto-agado en internacia junulara etoso!

Pliaj informoj ĉe:

TEJO
Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 - 10 - 436 1044
fakso: + 31- 10 - 436 1751
rete: tejo-oficejo@.spamaĵo?esperanto.org

aŭ ĉe la lokaj organizantoj:

Sabira Stahlberg & Aleksandar Shivarov
rete: kontakto@.spamaĵo?esperanto.org
kaj: a_shivarov@.spamaĵo?mailroom.com

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/77a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022