La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 53-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo.
Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaŭe ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondiĉoj:
POEZIO: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
PROZO: Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj.
TEATRAĴO: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
ESEO: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la UK, "Diverseco: ŝanco, ne minaco". Premio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj premioj.
KANTO: Teksto kaj melodio povas esti de malsamaj aŭtoroj. Premio "An-Song-san" kaj du aliaj premioj.
VIDBENDO: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo (vd. ĉe Eseo). Daŭro inter 15 kaj 60 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj.
INFANLIBRO DE LA JARO: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 2001. Unu premio.
Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekz., por la infanlibra branĉo en tri ekz. Ĉiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2002. Por vidbendo oni sendu po unu ekzempleron ĝis la 1-a de julio 2002.
Ĉion oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieŭwe Binnneweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
La konkursaĵoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 respondkuponojn por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas.
PREMIOJ: Unua premio: EUR 200; dua premio: EUR 140; tria premio: EUR 80; Premio "Nova Talento" (por la plej bona konkursanto neniam premiita) EUR 140; Infanlibro de la Jaro: EUR 420.
PUBLIKIGO: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj. Laŭ interkonsento kun UEA, jam de multaj jaroj la literatura revuo "Fonto" aperigas la premiitajn beletraĵojn.
Detala regularo haveblas ĉe UEA, Nieŭwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando, aŭ rete ĉe
Interkultura Novelo-Konkurso (INK) havas F. Lorrain kiel prezidanton kaj N. Ruggiero kiel sekretarion
Gazetaraj Komunikoj n-ro 922 (2020-12-28)
Alvoko al partopreno en la 72-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, en 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 915 (2020-11-26)
Interkultura Novelo-konkurso (INK), de Akademio Literatura de Esperanto, sub aŭspicio de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 909 (2020-09-22)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 903 (2020-09-06)
Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 902 (2020-09-02)