Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 135 (2001-10-09)
Buller esploris pri UK 2004 en Ĉinio kaj Litovio

La antaŭa estraro de UEA akceptis du kandidatojn por la fina elekto de la urbo de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2004. Temas pri la ĉefurboj de Ĉinio kaj Litovio, Pekino kaj Vilnius, inter kiuj la nova estraro decidos en januaro.

Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, vizitis en septembro ambaŭ urbojn por esplori la kondiĉojn por la okazigo de UK. Malfacila elekto atendas la estraron, ĉar tiel pozitivajn impresojn Buller ricevis kaj en Pekino kaj en Vilnius. Kontentigaj estas ne nur la fizikaj kondiĉoj, t.e. la disponeblo de taŭgaj ejoj por la UK, de sufiĉa loĝiga kapacito en ĉiuj prezkategorioj kaj de granda vario de ekskurs-eblecoj. Rimarkindas krome, ke en ambaŭ landoj la pozitiva sinteno de aŭtoritatoj iras larĝe preter la naturan deziron gastigi amason da alilandanoj, kiujn granda kongreso kiel UK alportus.

Krom de multaj altranguloj de urbaj, turismaj k.a. instancoj, Buller estis akceptita ankaŭ de ŝtataj eminentuloj. En Pekino lin akceptis i.a. s-ro Cai Mingzhao, vicministro pri informado. Li renkontis ankaŭ la prezidanton de la societo Amikoj de Esperanto, s-ron Chai Zemin, kiu siatempe servis kiel la unua ambasadoro de Ĉinio en Usono, kaj la faman lingviston kaj membron de la Honora Patrona Komitato de UEA, prof. Chen Yuan.

En Litovio la ĝenerala direktoro de UEA estis akceptita de la prezidento de la respubliko, s-ro Valdas Adamkus, kun kiu la interparolo fine daŭris duonan horon anstataŭ la planitaj 15 minutoj. Apartajn rendevuojn Buller havis kun la ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ro Antanas Valionis, kun la ministro pri edukado kaj scienco, s-ro Algirdas Monkevicius, kaj kun la ministrino pri kulturo, s-ino Roma Dovydeniene. Li estis akceptita ankaŭ de la vicprezidanto de la parlamento, s-ro Ceslovas Jursenas, k.a. eminentuloj. Radio, televido kaj gazetaro multe raportis pri la vizito.

En Ĉinio, kie li restadis de la 5-a ĝis la 14-a de septembro, Buller vizitis ankaŭ la urbojn Xi'an, Hangzhou, Suzhou kaj Ŝanhajo, kaj renkontis aktivulojn de la lokaj movadoj. En Litovio li estis de la 24-a ĝis la 28-a de septembro. Krom Vilnius, li vizitis Kaunas, kaj prelegis en ambaŭ urboj al lokaj esperantistoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/135a1

El Gazetaraj Komunikoj

Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)

UEA planas prokraston de la UK en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 861 (2020-04-04)

La dua aliĝperiodo de la UK en Montrealo plilongigita ĝis la 1-a majo 2020 pro la koronviruso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 855 (2020-03-13)

105-a UK en Montrealo: multaj aliĝoj en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 817 (2019-08-08)

Rave ekskursi, malmultekoste loĝi kaj favorpreze aliĝi: la 104-a UK en Lahtio 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 773 (2018-12-23)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020