Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 136 (2001-10-11)
De elektoj al demisioj

Jena raporto aperis en la revuo "Esperanto", septembro 2001. Ĝi estas libere reproduktebla, plene aŭ parte, en movadaj gazetoj.

Kunsidoj de la Komitato kaj Estraro de UEA en Zagrebo:

DE ELEKTOJ AL DEMISIOJ

Entute 59 komitatanoj aŭ rajtigitaj anstataŭantoj partoprenis la laborojn de la Komitato de UEA en Zagrebo. Komence de la unua kunsido en sabato (21 jul.) ĝi konsistis el 49 komitatanoj A kaj 7 komitatanoj B. Ĉeestis 44 A (el ili 11 anstataŭantoj) kaj 5 B. Poste oni alelektis 12 komitatanojn C, el kiuj 10 ĉeestis. Partoprenis ankaŭ 2 observantoj (el 8) de malgrandaj aliĝintaj asocioj. Kvankam la kunsidoj estis publikaj, malmultaj kongresanoj (po 20-30) sekvis ilin. La kunvenejo en hotelo Esplanade situis je 15-minuta promeno de la du aliaj kongresejoj, kio evidente reduktis la publikon.

Multaj grupoj, viglaj diskutoj

Multa laboro atendis niajn parlamentanojn: du plenkunsidoj (9- kaj 5-hora) kaj sep laborgrupoj (regularoj, eksteraj rilatoj, financoj, organizaj aferoj, landa agado, edukado/scienco, rezolucioj). En antaŭaj UK-oj kutime du-tri laborgrupoj kunsidis samtempe, sed ĉi-foje tiaj kolizioj ne okazis, kaj sekve la laborgrupoj estis pli multnobre vizitataj ol en antaŭaj jaroj. La raportoj, prezentitaj en la dua plenkunsido en vendredo (27 jul.), donis la impreson ke el pli granda nombro rezultis ankaŭ viglaj diskutoj. Evidente tiu aranĝo estas ripetinda. Aliflanke ŝajnas tamen necese, ke la Komitato kunsidu en pleno ankaŭ meze de la semajno kaj ne nur komence kaj fine.

La plej interesa tagordero kompreneble estis la elekto de nova Estraro. Unue la Komitato tamen kompletigis sin mem per elekto de komitatanoj C. "Por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj", la Statuto permesas al kom. A kaj B alelekti komitatanojn C ĝis la kvarono de sia propra nombro. Eblis elekti maksimume 14 C-membrojn, sed oni decidis elekti 11.

En la voĉdono pri kom. C estis 16 kandidatoj. Balotis 36 komitatanoj, ĉiu por maksimume 11 kandidatoj. Elektitaj estis Humphrey Tonkin (34 voĉoj), Renato Corsetti kaj Gbeglo Koffi (po 33), Gregoire Maertens (30), Michela Lipari kaj Ivo Osibov (po 28), Ulrich Lins (27), Hans Bakker kaj TAKEUTI Yosikazu (po 23), CHOI Yun-huy (21) kaj Andrej Grigorjevskij (20). Krome ricevis voĉojn Vincent Charlot (19), Flory Witdoeckt (18), Loes Demmendaal (11), Josep Franquesa Sole (9) kaj Eddy Raats (7). Poste Kep Enderby estis aparte elektita (per 31 voĉoj) kiel plia komitatano C, tiel ke la nombro de C iĝis 12.

Elekto sen alternativo

Sekve oni povis transiri al la elekto de nova Estraro. La Elekta Komisiono (Roland Lindblom, Claude Nourmont, SYOZI Keiko) proponis 8-kapan liston. La komitatanoj estis informitaj pri ĝi kaj pri la celoj de la kandidatoj jam du monatojn antaŭ la UK. Krome la Centra Oficejo publikigis la proponon komence de junio, tiel ke ankaŭ aliaj membroj havis la ŝancon komenti ĝin. Ne mankis do tempo por lanĉi aliajn kandidatojn, sed neniu nova nomo aperis ĝis la UK aŭ surloke en Zagrebo; domaĝe, ĉar elekto sen alternativo ne estas ideala formo de demokratio. Ĉiukaze ne kulpas la formala bazo de demokratio en UEA, t.e. la Statuto kaj regularoj. Ne ili bremsis la aperon de aliaj kandidatoj sed manko de iniciatemo -- aŭ simple temis pri ĝenerala kontento pri la propono, kiel supozigas la preskaŭa unuanimeco, kun kiu la kandidatoj trairis la voĉdonadon.

Pri la elekto de Renato Corsetti kiel prezidanto 45 komitatanoj voĉdonis por, 1 kontraŭ kaj 1 detenis sin. Kiel vicprezidantoj elektiĝis LEE Chong-Yeong (43 por, 2 kontraŭ, 2 sindetenoj) kaj Humphrey Tonkin (46 - 0 - 1), kaj kiel ĝenerala sekretario Ivo Osibov (39 - 6 - 2). Ankaŭ la kandidatoj por la kvar aliaj lokoj ĝuis apogon de komforta plimulto: Ans Bakker (43 - 2 - 2), Gbeglo Koffi (40 - 2 - 5), Andrej Grigorjevskij (41 - 2 - 4) kaj Michela Lipari (35 - 7 - 5).

Bela momento kiel ĉiam estis la elekto de naŭ novaj Honoraj Membroj. Pro siaj meritoj sur diversaj kampoj de Esperanto-agado tiun distingon ricevis Muztar Abbasi (Pakistano), Aref Azari (Irano), Lucija Borcic' (Kroatio), DAO Anh Kha (Vjetnamio), Christopher Fettes (Irlando), Lina Gabrielli (Italio), Claude Gacond (Svislando), Mila van der Horst-Kolin{'ska (Nederlando) kaj Ebbe Vilborg (Svedio). (La biografietoj aperos en la oktobra numero.)

Strategio kaj laborplano

Apud la elekto de la Estraro la plej grava decido estis la akcepto de la strategia plano de UEA por 2001-2010 kun ĝia unua konkreta apliko, laborplano 2001-2004. Dum la proksimaj monatoj oni diskonigos la finan version ne nur ĉi-revue, sed espereble ankaŭ kun vasta kunlaboro de aliaj movadaj gazetoj kaj komunikiloj. La Komitato ankaŭ alvokis aliajn E-organizaĵojn fari proprajn laborplanojn surbaze de la plano de UEA.

La formala UEA-familio pliriĉiĝis per unu aliĝinta landa asocio, Benina E-Federacio, la kvina LA en Afriko kaj 63-a entute. La peton de Azerbajĝana E-Asocio oni ne trovis matura por akcepto. Tikla problemo jam de multaj jaroj estas aliĝpetoj el landoj, en kiuj jam estas aliĝinta LA de UEA. La Komitato rezoluciis, ke ĝi pretas akcepti aliĝon de plia asocio en sama lando, se tio povas okazi interkonsente kun la jam aliĝinta LA. Oni alvokis la ekzistantajn LA-ojn en landoj kun pluraj lingvaj aŭ kulturaj grupoj organiziĝi tiel, ke ĉiu grupo havu la plej grandan memstarecon kaj la eblecon federacie kunlabori en tolerema spirito.

Du fakaj asocioj, Astronomia E-Klubo kaj Monda Yumeiho-Societo, estis akceptitaj kiel kunlaborantaj asocioj, kies nombro tiel kreskis al 40.

Por financaj aferoj la Komitato ne bezonis multan tempon, dank' al bona diskuto en la laborgrupo sed ankaŭ ĉar la financa bazo de la Asocio multe pliboniĝis en la lastaj jaroj. Oni decidis eksperimenti per nova membrokategorio, Dumviva Membro kun (nur) Jarlibro. Post tri jaroj sen kotizo-sanĝo oni plialtigis la bazan kotizon (MA por Nederlando) el 48 eŭroj al 50 eŭroj en 2002.

Multaj ideoj de laborgrupoj atendas disvolvadon fare de la Estraro. Al ili apartenas starigo de informoficejo en Bruselo k.a. ideoj pri malcentrigo de iuj taskoj for de la CO, kiu nun zorgas pri ili. La realigon de tiaj ideoj eble faciligos la liberiĝo de almenaŭ kvin nunaj postenoj en la CO. Krom du emeritiĝoj, tri demisioj estis anoncitaj al la Estraro en Zagrebo: ĝenerala direktoro Buller, oficeja direktoro Zapelli kaj redaktoro Ertl decidis forlasi siajn postenojn, ĉar pro negativaj spertoj el la antaŭa Estraro ili ne povis plene akcepti la konsiston de la nova.

Osmo Buller

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/136a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020