Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 143 (2001-12-13)
Elektronikaj rimedoj kiel temo de KAEST 2002

Kontenta pri la alta nivelo kaj bona organizo de la antaŭaj Kolokvoj pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, la estraro de UEA asignis aŭspiciojn de UEA ankaŭ al la venonta okazigo de tiu tradicia aranĝo de la kongresa kaj kleriga entrepreno Kava-Pech.

KAEST 2002 -- la litero K ekde nun signifas Konferencon anstataŭ Kolokvo -- okazos de la 8-a ĝis la 10-a de novembro 2002 en aŭ apud Prago. Ĝia ĉeftemo estos "Elektronikaj rimedoj". La tradiciaj temoj de la du aliaj sekcioj de la programo estos "Terminologiaj problemoj de apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko" kaj "Scienco kaj tekniko ĝenerale".

Informojn oni povas peti ĉe Kava-Pech (Jarlibro de UEA 2001, p.143 -- retadreso: info@.spamaĵo?kava-pech.cz, TTT-ejo: www.kava-pech.cz).

La aktoj de KAEST 1998 ("Modernaj rimedoj de komunikado"; 193p., EUR 16,50) kaj KAEST 2000 ("Fakaj aplikoj de Esperanto"; 157p., EUR 16,50) haveblas ĉe la Libroservo de UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/143a2

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020