Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 133 (2001-09-07)
Ĝenerala Direktoro de UEA

La Ĝenerala Direktoro estas la ĉefa administra oficisto de UEA, kiu respondecas antaŭ la Estraro pri la ĝenerala funkciado de la Asocio kaj de ties profesia stabo. Kiel ĉefa funkciulo en la prismo de la servoj kiujn la Asocio disponigas al siaj membroj kaj al la ekstera mondo, la Ĝenerala Direktoro tenas superrigardon pri plenumo de la diversaj operacioj de la Asocio, inkluzive de

  • ĝeneralaj operacioj;
  • eksteraj rilatoj;
  • gvidado kaj evoluigo de la financoj;
  • gvidado de la organizado de Universalaj Kongresoj;
  • gvidado de la eldona agado;
  • realigo de la decidoj de la Komitato, Estraro kaj aliaj organoj.

La Ĝenerala Direktoro regule kontaktiĝas kun la Estraro, tenante ĝin informita, plenumante ĝiajn decidojn, kaj kunlaborante kun individuaj estraranoj. La funkcio praktike estas multenhava, streĉa sed ankaŭ tre kontentiga.

LA ASOCIO. Universala Esperanto-Asocio estas plurmilmembra neregistara organizaĵo kun preskaŭ centjara historio sed ankaŭ kun konstanta bezono transformi sin laŭ ŝanĝiĝantaj mondaj cirkonstancoj. La gvidaj organoj de la Asocio, nome la Komitato kaj Estraro, konsistas plejparte el spertaj movadanoj, kiuj faras sian por-Asocian laboron libervole en libera tempo. Preter ili, la klientaro de la Asocio estas multnombra kaj diversa, konsistante el individuaj membroj; lokaj, landaj kaj fakaj asocioj; kaj aliaj lernantoj kaj utiligantoj de Esperanto. La Centra Ocejo de la Asocio, kie laboras profesia stabo kaj volontuloj de UEA kaj de TEJO (ĝia junulara sekcio), situas en Roterdamo, Nederlando, kaj konsistas el oficejaj ĉambroj kaj loĝoĉambroj, granda libroservo, grafikejo, kaj la Biblioteko Hodler.

KVALIFIKOJ. Inter la preferataj kvalifikoj de la Ĝenerala Direktoro estas:

  • eduko laŭ universitata nivelo;
  • plurjara profesia sperto pri administrado;
  • kono de la Esperanto-movado;
  • flua scipovo de Esperanto kaj bona rego de aliaj ĉefaj lingvoj, prefere i.a. la angla aŭ la franca;
  • bona skriba kaj parola esprimkapablo;
  • kapablo komuniki kun homoj, plenumi decidojn de la organoj de la Asocio, kunlabori kun samranguloj kaj gvidi, estri kaj organizi stabanojn kaj respondeci pri ili;
  • iniciatema, matura, reprezenta kaj diplomatia personeco;
  • energio, imagemo, kaj praktika kapablo plenumi la laboron de multfaceta kaj dinamisma organizaĵo.

RENOVIGO DE LA ASOCIO. En tiu ĉi mandata periodo la Asocia Estraro, kune kun la Komitato kaj la oficistoj, reekzamenos la diversajn operaciojn de la Asocio por plej bone kombini tradiciajn elementojn kun novaj elpaŝoj taŭgaj por nova jarcento. Oni serĉas homon malferman al novaj metodoj, sed kun klara kompreno ankaŭ de tradiciaj labormetodoj, kiu povas helpi la Asocion rekoncepti la laboron. Reekzameno de la Asociaj labormetodoj inkluzivos konsideron de la neceso fizike renovigi la nunan oficejan domon de la Asocio aŭ serĉi novan, ĉu en Roterdamo, ĉu en alia loko. Kandidatoj, do, estu pretaj akcepti ankaŭ eventuale aliajn laboran kaj organizan skemojn de la Asocia administrado.

DAŬRO KAJ ENPOSTENIĜO. La dungo okazos plej verŝajne laŭ 5-jara kontrakto, kun 1-jara provperiodo. En Nederlando la aĝlimo por pensiiĝo estas 65 jaroj. Kandidatoj bonvolu konsideri tion rilate al la verŝajna kontrakta periodo. Dungiĝo estas kondiĉa je ricevo de restad- kaj laborpermeso en Nederlando.

KANDIDATIĜOJ. Informpetojn kaj skribajn kandidatigojn kaj kandidatiĝojn (prefere kun plenaj biografiaj informoj) oni direktu al la Estraro ĉe: s-ino A.J. Bakker-ten Hagen, Kastelenstraat 231, NL-1082 EG Amsterdam, Nederlando, retpoŝta adreso: <tenhagen_uea@.spamaĵo?hotmail.com>. La Estraro prefere ricevu la leterojn antaŭ la 15-a de oktobro 2001. (Kaze de retpoŝta kandidatiĝo antaŭ tiu dato, originalaj dokumentoj estos akceptitaj ankaŭ kun iom da prokrasto.)

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/133a1

N-ro 141 (2001-12-03)
Nomumo de Aganta Ĝenerala Direktoro kaj Redaktoro de la revuo "Esperanto"

La estraro de UEA nomumis Agantan Ĝeneralan Direktoron por la jaro 2002-a. Temas pri Trevor Steele.

William Trevor Steele naskiĝis la 14-05-1940 en Mareeba, Aŭstralio, kaj havas aŭstralian naciecon. Li estas vaste konata kiel instruisto en pluraj landoj kaj sukcesa verkisto. Li decidis akcepti la defion restarigi kunlaboran etoson en UEA kaj pli ĝenerale en la movado. Lia personeco kaj entuziasmo por la nova tasko estas sufiĉaj garantioj pri lia sukceso, pro kio la estraro formulas multajn bondezirojn kaj petas la esperantistojn, membrojn kaj nemembrojn, kunlabori kun li.

Li estos en Roterdamo kaj ekoficos la 1-an de januaro 2002-a.

La estraro nomumis redaktoro de la revuo "Esperanto" de UEA por la jarkolekto 2002-a Stano Marĉek el Slovakujo. Stano, 48-jara, havas longan historion de redaktado de pluraj revuon landaj kaj internaciaj. Li estas konata ankaŭ kiel aktivulo en pluraj kampoj de la movado (fondo de la junulara sekcio, instruado ktp.). Li ekredaktos la numeron 1-an de la jarkolekto 2002-a.

Ambaŭ nomumoj estas por la transira jaro 2002-a, dum kiu la Oficeja Komisiono de UEA pluserĉos kandidatojn por pli long-tempaj kontraktoj por ambaŭ postenoj. Kompreneble kaj Trevor kaj Stano estos inter la kandidatoj por tiuj kontraktoj.

Fermiĝas per tio la unua fazo de la laboro de la Oficeja Komisiono, kiu jam komencis okupiĝi pri aliaj bazaj problemoj: reorganizado de la komputila sistemo de UEA kaj helpo al malfermo de la "komunikad-centro" de EEU en Bruselo, dum daŭras konstanta provo reharmoniigi la funkciadon de la Asocio.

La estraro de UEA

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/141a1

El Gazetaraj Komunikoj

Mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, s-ino Irina Bokova, okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21-a de februaro 2017
Gazetaraj Komunikoj n-ro 672 (2017-02-18)

Veronika Poór nova Ĝenerala Direktoro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 583 (2015-07-31)

Nova Ĝenerala Direktoro: tri kandidatoj intervjuotaj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 579 (2015-06-24)

Nomumo de la nova Ĝenerala Direktoro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 173 (2003-12-23)

Komuniko de la estraro pri la demisio de la Ĝenerala Direktoro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 172 (2003-10-28)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020