Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 140 (2001-11-22)
IKU invitas por prelegi

En Fortalezo okazos la 55-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, kierajtas prelegi universitataj profesoroj aŭ personoj kun simila kvalifiko. Ili estas invititaj sendi siajn prelegproponojn al la sekretario de la IKU-komisiono, prof. d-ro Hans Miĉael Maitzen (Endemanngasse 6-18/1/24,AT-1230 Wien, Aŭstrio -- retpoŝto: maitzen@.spamaĵo?astro.univie.ac.at).

La propono enhavu koncizan resumon (maksimume ĉ. 200 vortoj) de la prelego, koncizan biografion kaj personan bibliografion. Necesas aldoni ankaŭ fotontaŭgan por publikigo. La prelegoj prefere, sed ne devige, rilatu al la kongresa temo "Diverseco: ŝanco, ne minaco".

La elektitaj prelegantoj ricevos modestan honorarion sed ne repagon de siaj kostoj. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenaj estas junaj kandidatoj kaj tiuj kiuj antaŭe ne prelegis en IKU.

Limdato por la kandidatiĝoj: 15-a de januaro 2002.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/140a1

El Gazetaraj Komunikoj

IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

UEA invitas IKU-prelegantojn por Montrealo ĝis 15.01.2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 841 (2019-12-25)

UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 823 (2019-09-11)

Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Lahtio: rektoro kaj programo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 795 (2019-04-11)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020