La individuaj membroj de UEA estas denove invititaj partopreni en la plej grandskala manifestiĝo de rekta demokratio en la Esperanto-komunumo, nome la elektado de la Komitatanoj B de UEA, kiuj reprezentas en la supera organo de la Asocio la individuan membraron. Laŭ la membronombro fine de la pasinta jaro (6580) oni elektas sep Komitatanojn B por la trijara periodo 2001-2004, t.e. po unu por ĉiu komencita milo da individuaj membroj.
Pri la sep lokoj konkursas 12 kandidatoj, ĉiu proponita de minimume dek membroj el minimume tri landoj: Marija Beloseviĉ (Kroatio), Vincent Charlot (Francio), Philippe Chavignon (Francio), Christian Darbellay (Germanio), Katinjo Fetes-Tosegi (Aŭstrio), Aleksander Korjhenkov (Ruslando), Lee Chong-Yeong (Korea Resp.), Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio), Atilio Orellana Rojas (Argentino/Nederlando), Leon Roijen (Nederlando), Amri Wandel (Israelo) kaj Wu Guojiang (Ĉinio).
La 18-an de majo la Centra Oficejo dissendis al la individuaj membroj cirkuleron kun la sinprezentoj de la kandidatoj kaj kun balotilo. Oni rajtas voĉdoni por maksimume sep kandidatoj. La balotiloj devas esti resenditaj en anonima koverto kaj atingi la Centran Oficejon antaŭ la 7-a de julio.
La tuta individua membraro de UEA rajtis unuafoje partopreni en la elektado de Komitatanoj B en 1980. Antaŭe tiun rajton havis nur la la delegitoj. Kutime ĉ. kvarono de la membraro uzis sian rajton, kun elstara escepto de la balotoj en 1998, kiam oni registris la ĝisnunan rekordon de aktiveco. Tiam voĉdonis 2328 membroj, t.e. 33,6%.
Noto: Tiom longe kiom ankoraŭ restos sufiĉa tempo por resendi la balotilon, la CO sendos ĝin ankaŭ al tiuj malfruaj kotizantoj, kies kotizpago atingos la CO dum la balotperiodo.
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
MondaFest’ 2020: Por la Virtuala Kongreso Individuaj Membroj de UEA aliĝos senpage
Gazetaraj Komunikoj n-ro 885 (2020-06-16)
Tri novaj Honoraj Membroj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 747 (2018-08-09)
Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 748 (2018-08-09)
Nova honora membro de UEA: NGUYỄN Xuân Thu
Gazetaraj Komunikoj n-ro 694 (2017-07-23)