Päätalo-Instituto, edukejo por verkemuloj en la nordfinnlanda municipo Taivalkoski, ĉiujare organizas fabelkonkurson por finnaj infanoj. Pasintjare ĝi havis eksperimente ankaŭ branĉon por fabeloj en Esperanto. La spertoj estis tiom kuraĝigaj, ke la Esperanto-branĉo estis parto de la konkurso ankaŭ ĉi-jare. UEA aŭspiciis ĝin kaj donacis premiojn por la plej bonaj konkursantoj.
En tri kategorioj konkursis 20 fabeloj el 9 landoj (Belgio, Ĉeĥio, Finnlando, Francio, Hungario, Italio, Kroatio, Rumanio kaj Serbio). La ĵurio konsistis el Jouko Lindstedt kaj Raita Pyhälä el Finnlando kaj Anna Löwenstein el Italio.
En la kategorio de ĝis 9-jaraj geknaboj la unuan premion gajnis la grupo Pinokjo de la elementa lernejo La Castellina en Prato, Italio, pro la fabeloj "La sorĉistino kaj la araneoj" kaj "La sorĉistino kaj la forgesiganta pocio". La duan premion ricevis Grupo Du el la infanlernejo en Chateauroŭ, Francio, pro la fabelo "Promenado en ĉina ĝardeno", kaj la trian premion la grupo Marko el La Castellina.
Ankaŭ en la kategorio de 10-11-jaruloj la unua premio iris al klaso de la itala lernejo La Castellina pro la fabelo "La perdita harmonio". Per la dua premio estis distingita la fabelo "Iam estis monstro" de Karina MacGill el Hungario kaj per la tria "Pikec kaj Paulina" de Stefani Strunjak el Kroatio. Inter 12-14-jaruloj Zlatko Dordevic el Serbio konkeris ĉiujn premiojn per la fabeloj "Riĉa reĝo", "Princino de formikoj" kaj "Vojaĝoj kun marfeinoj".
Oni aljuĝis ankaŭ specialan premion "Fabelo Internacia". Ĝin ricevis la grupo Pinokjo de la lernejo La Castellina pro la fabelo "La sorĉistino kaj la araneoj", kiu do premiiĝis duoble.
La diplomoj kaj premioj de la Esperanta konkurso estos disdonitaj kune kun tiuj de la finna, sveda kaj samea branĉoj en Iaivalkoski la 18-an de oktobro. Tiu tago estas la nomtago de Satu, finna knabina nomo, kiu signifas "fabelo". (Vidu en TTT: www.taivalkoski.fi.)
Mesaĝo al niaj membroj: Festu la Universalan Tagon de la Infano ĉi-merkrede!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 834 (2019-11-18)
"Belarta rikolto 2018" kaj limdato por la Belartaj Konkursoj 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 788 (2019-03-21)
45-a Internacia Infana Kongreseto invitas!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 598 (2015-12-04)
44-a Internacia Infana Kongreseto invitas geknabojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 569 (2015-02-19)
Aperis "Belarta rikolto 2014"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 556 (2014-10-14)