Portreto de Gaston Waringhien malfermas la Jarlibron 2001 de UEA, kiu tiel omaĝas al la 100-a datreveno de la naskiĝo de tiu granda esperantologo kaj Honora Membro de la Asocio.
En la unua parto, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2001, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, same kiel pri landaj, fakaj, edukaj kaj kulturaj organizaĵoj, bibliotekoj k.a. establoj, sendepende de tio ĉu ili havas ligon kun UEA aŭ TEJO. Oni trovas ankaŭ la Esperanto-rezoluciojn de Unesko kaj la dokumenton pri gvidlinioj por informado pri Esperanto, akceptitan pasintjare.
Du trionoj el la 304 paĝoj konsistas el la adresaro de la Delegita Reto de UEA kun 1945 individuoj en 98 landoj (1960 en 99 landoj en Jarlibro 2000). Estas 46 ĉefdelegitoj (46), 1056 lokaj delegitoj, 153 vicdelegitoj, 58 junularaj kaj 1437 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas ĉ. 750 diversajn fakojn.
Duono de la membroj de la Delegita Reto estas kontaktebla ankaŭ en la komputila reto. Retadreson publikigas 927 delegitoj, t.e. 48% el la tuta delegitaro. Tiu nombro rapide kreskis lastatempe: ili estis 572 (29%) en la Jarlibro 1999 kaj 744 (38%) en tiu de 2000.
Kun eldonkvanto de 7500 ekzempleroj la Jarlibro estas la plej grandkvanta regula eldonaĵo en Esperanto. Tial ankaŭ ĉi-jare kelkdeko da en- kaj ekstermovadaj organizaĵoj, eldonistoj, turismaj k.a. entreprenoj utiligas ĝin kiel reklamforumon.
Fine de la Jarlibro la individuaj membroj de UEA ankaŭ ĉi-jare trovas rabatkuponon de la Libroservo de UEA.
Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la tuta mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 858 (2020-03-29)
Jarlibro 2014 aperis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 547 (2014-07-16)
Jarlibro 2013 aperis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 503 (2013-06-17)
Jarlibro 2012 aperis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 457 (2012-06-15)
Jarlibro 2011 aperis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 415 (2011-06-09)