Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 138 (2001-11-05)
Konciza raporto de la oficeja komisiono de UEA

Post la demisioj publikigitaj dum la UK en Zagrebo de tri kernaj oficistoj en Roterdamo (ĝenerala direktoro s-ro Buller, direktoro de Centra Oficejo s-ro Zapelli kaj redaktoro s-ro Ertl) la Estraro de UEA taskis specialan oficejan komisionon gvidi la procedon de elekto kaj dungo de nova ĝenerala direktoro kaj teni superrigardon de la oficejaj funkcioj en la venontaj monatoj, inkluzive de kompletigo de la oficistaro.

La komisiono, konsistante el Ans Bakker-ten Hagen, Ivo Osibov, Humphrey Tonkin kaj Marko Naoki Lins, kunsidis inter 19-22 oktobro 2001 en tre harmonia kaj pozitiva etoso en Roterdamo.

Evidente la demisio de kernaj oficistoj, kiuj krom siaj meritoj ankaŭ disponas pri malfacile rezignebla sperto, kaŭzas problemon al nia Asocio. Sed estas la tasko kaj defio de ĉiuj zorgi ke la Asocio daŭre kaj seninterrompe liveru al la membroj la servojn, kiujn ili rajtas ricevi. Pri tio ĉiuj estas konvinkitaj.

Pro tio la komisiono en dialogo kun ĉiuj flankoj ekster kaj en la movado havigos al si la necesajn, plej plurflankajn, informojn por povi prezenti je la fino taŭgan kaj adekvatan solvon pri la oficeja strukturo, tiel ke tiu strukturo kiel eble plej bone konformiĝu kun la strategio de la Asocio.

Por la kunveno mem tre malhelpis ke plimulto de niaj membroj ricevis la Revuon kun la anonco pri la posteno por la ĝenerala direktoro post la tie menciita limdato, kiu pro tio ne plu estis adekvata. Kvankam venis kelkaj bonaj kandidatiĝoj ĝis la limdato, la komisiono decidis plilongigi la daton kaj iom pli trankvile kaj pli ĝisfunde daŭrigi la serĉon. Ĝi ankaŭ deziris klopodi pritrakti jam antaŭ la definitiva decido diversajn aliajn problemojn en la Centra Oficejo, interalie la urĝan neceson renovigi la oficejan maŝinaron kaj plibonigi la oficejajn sistemojn.

2002 do estos grava jaro ne nur por la Centra Oficejo, sed ankaŭ por la tuta Asocio. Streĉa jaro, sed ankaŭ jaro, en kiu ni ĉiuj havos kaj havu la defion ĝisdatigi nian asocion kaj oficejon laŭ la nunaj kaj estontaj bezonoj.

Resume:

1) La komisiono venis al la konkludo ke la jaro 2002 estu esence transira jaro. La komisiono proponas nomi agantan (provizoran) ĝeneralan direktoron por la kalendara jaro 2002, tiel ke definitive elektita ĝenerala direktoro oficu ekde januaro 2003. Tiu provizora elekto do donos al nia Asocio la eblecon sen plej granda tempopremo serĉi kaj taŭgan personaron kaj plibonigitan oficejan strukturon.

2) Dum 2002 oni laboros por adapti la oficejon al la tri prioritatoj de la Strategia Laborplano kaj la Estraro de UEA kompletigos la stabon en la CO per novaj oficistoj laŭ la nova direkto akorde al la laborplano.

3) La ĝisnuna ĝenerala direktoro, s-ro Osmo Buller, pro siaj feritagoj efektive oficas nur ĝis la fino de oktobro. Dum novembro kaj decembro, li finfaros kelkajn pendantajn taskojn, kaj promesis doni al la komisiono liston de tiuj taskoj. La direktoro de la Centra Oficejo, s-ro Pasquale Zapelli, ne povis interkonsiliĝi kun la komisiono dum ties kunsidoj, pro urĝaj familiaj kialoj. Li deĵoros ĝis frue en januaro 2002. La komisiono decidis unue elekti la agantan ĝeneralan direktoron kaj nur poste turni sin al la demando pri anstataŭigo de s-ro Zapelli. Se necese, la Asocio dungos eksteran firmaon por prizorgi la oficejajn komputilojn (tasko ĝis nun esence farita de s-ro Zapelli).

4) S-ro Simo Milojević, ĝisnuna gvidanto de la libroservo kaj iama ĝenerala direktoro, konsentis prokrasti sian pensiiĝon ĝis la fino de 2002 por esti je la dispono de la aganta ĝenerala direktoro por faciligi la transiron kaj doni konsilojn kaj konkretan helpon. Li helpos elekti novan gvidanton de la libroservo, kiu laboros sub lia ĝenerala superrigardo, kaj li ankaŭ transprenos respondecon pri la Biblioteko Hodler. Kiel iama plurjara ĝenerala direktoro, li certe ankaŭ povos konsili laŭbezone la novan agantan ĝenerala direktoron.

5) La redaktoro de la revuo, s-ro Istvan Ertl, jam anoncis, ke li demisios plej malfrue en la mezo de julio 2002. Li kompletigos la nunan jarkolekton de la revuo kaj klopodos rekapti la eldonritmon, sed pro tio, ke li serĉas novan postenon kaj povus ĉiumomente forlasi nin kun nur unu monato de averto, la komisiono tuj serĉos redaktoron por la jarkolekto 2002, kiu ekoficu, kiel eble plej frue en la jaro, ĉu kiel oficisto ĉu kiel eksterstaranto en regula kontakto kun Roterdamo. S-ro Ertl plenumos aliajn gravajn taskojn en la oficejo ĝis la foriro.

6) Dum 2002, en dialogo kun ĉiuj flankoj kaj fontoj, oni studos la administracion kaj financon por atingi la celojn ĵus menciitajn rilate la domon, komputilsistemaron, informoficejon en Bruselo k.s.

En dialogo kun la oficistoj, la nova aganta ĝenerala direktoro, la Estraro, la komitato, profesiaj konsilistoj kaj ĉiuj aliaj, la oficeja komisiono komprenas sian rolon kiel kontaktopunkton kaj kunordiganton. Do, ĉiuj sugestoj, ideoj, opinioj kaj kritikoj estas tre bonvenaj.

La oficeja komisiono

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/138a1

El Gazetaraj Komunikoj

Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)

Pliaj komisionoj kaj komisiitoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 402 (2010-11-23)

Araba komisiono sub nova nomo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 277 (2007-12-25)

Elektado de komisionoj komencita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 270 (2007-10-16)

Malferma Tago omaĝis oficejan jubileon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 219 (2005-11-29)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020