Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 127 (2001-06-19)
Korea knabo sur la spuroj de Privat

En 1907 la gimnaziano Edmond Privat estis akceptita de la usona prezidento Theodore Roosevelt. Okaze de la Zagreba UK la 14-jara korea esperantisto So Sanghyul sekvos liajn spurojn per renkontiĝo kun la kroata prezidento Stjepan Mesić, Alta Protektanto de la 86-a Universala Kongreso.

La patro So Jinsu, profesoro pri ekonomiko, estis inspirita de la ekzemplo de Edmond Privat dum legado de ties verkoj. Preparante sian vojaĝon "ĉirkaŭ la mondo kun Konfuceo" li informiĝis ĉe LKK, ĉu eblus aranĝi por lia filo kaj li mem akcepton ĉe prezidento Mesić dum la UK. La oficejo de la prezidento peris pozitivan respondon de la ŝtatestro, kiu akceptos la filon kaj patron So la 23-an de julio.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/127a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020