Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 123 (2001-05-11)
Librokatalogo de UEA: montrofenestro de la Esperanto-kulturo

La impona nombro de 4387 titoloj troviĝas en la ĵus aperinta 189-paĝa katalogo de la Libroservo de UEA. Pli ol 4100 el ili estas libroj, dum la resto konsistas el diskoj, kasedoj, vidbendoj, insignoj k.a. varoj.

La nova katalogo, titolita simple "Esperanto-katalogo" kaj eldonita en 7500 ekzempleroj, havas 40% pli da titoloj ol la antaŭa, aperinta en 1994, kiu havis 3150 erojn. Ĝi ne estas nura prezlisto, sed la varoj estas koncize priskribitaj, krom se la titolo mem estas sufiĉe priskriba. La katalogo estas dividita en 32 fakojn. Ĝian uzon plifaciligas ankaŭ indekso de la aŭtoroj, entute 375, kiuj estas reprezentataj per pluraj titoloj. Al la informa valoro kontribuas ankaŭ multaj reklamoj de Esperanto-eldonejoj.

Plenkolora kovrila foto pri la libroserva butiko en la Centra Oficejo faras el la katalogo tre allogan eldonaĵon, kiu certe ne povos manki en iu ajn ekspozicio pri Esperanto. Apud la Jarlibro de UEA kaj la adresaro de Pasporta Servo de TEJO ĝi montras la vivantecon de Esperanto kaj ĝia movado.

La katalogo estas sendita senpage al la dumvivaj membroj kaj delegitoj de UEA, al la klientoj de la Libroservo kaj al la Membroj-Abonantoj en pagipovaj landoj. Poste ĝin ricevos ankaŭ tiuj, kiuj ankoraŭ ĉi-jare aliĝos al UEA en la kategorio Membro-Abonanto, kaj la novaj klientoj.

Eblas ankaŭ aĉeti la katalogon. Ĝia prezo estas 4,50 eŭroj (plus afranko kaj, por EU-civitanoj, imposto de 6%). Se oni samtempe aĉetas minimume tri ekzemplerojn, la prezo estas 3,00 eŭroj. Tiuj kiuj pagas la plenan prezon de 4,50 eŭroj, rericevos ĝin (escepte de sendokostoj) lige kun sia unua mendo ĉe la Libroservo de UEA. Tiu favoraĵo validos tri monatojn ekde la aĉeto de la katalogo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/123a1

El Gazetaraj Komunikoj

"Vivanta naturo, floranta kulturo": kongresa temo de la 104-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 764 (2018-11-02)

Seminario pri libera scio: kulturo de disdonado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 432 (2011-11-16)

"La trezoro": fenestro al la islama kaj araba kulturo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 383 (2010-06-07)

Interproksimigo de kulturoj kiel temo por Havano sed ne nur
Gazetaraj Komunikoj n-ro 344 (2009-10-28)

Aperis prelegaro pri Esperanto kaj kulturo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 142 (2001-12-05)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020