Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 134 (2001-10-02)
Malpli kosta alternativo de dumviva membreco en UEA

La Komitato de UEA decidis enkonduki novan kategorion de dumviva membreco de la Asocio. Temas pri Dumviva Membro kun Jarlibro. Kiel la nomo diras, temas pri dumviva formo de la kategorio Membro kun Jarlibro (MJ). Por esti
dumvive individua membro de UEA kaj ricevi ĉiujare la Jarlibron, oni pagas unufoje la 25-oblon de la MJ-kotizo.

Junaj Dumvivaj Membroj kun Jarlibro krome estas individuaj membroj de TEJO ĝis sia 30-a jaro kaj ricevas sen plia pago la revuojn "Kontakto" kaj "TEJO tutmonde". Kompreneble Dumviva Membro kun Jarlibro povas en kiu ajn jaro ricevi ankaŭ la revuon "Esperanto" pagante la kotizon de simpla abono de la revuo. Oni povas ankaŭ kiam ajn pagi la 25-oblon de la diferenco inter la kotizoj de Membro-Abonanto kaj Membro kun Jarlibro en la koncerna jaro. Sekve la ricevado de "Esperanto" fariĝos konstanta.

Same kiel ĉiujn aliajn kotizojn de UEA, ankaŭ la kotizon de Dumviva Membro kun Jarlibro oni povas pagi al kotizperanto de UEA aŭ rekte al UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/134a2

El Gazetaraj Komunikoj

Diplomoj pro fidela membreco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 457 (2012-06-15)

Diplomoj pro fidela membreco en UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 361 (2010-01-30)

Rekorda aliĝo de dumvivaj membroj en 2000
Gazetaraj Komunikoj n-ro 112 (2001-01-19)

Dumviva membreco en UEA popularas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 109 (2000-12-25)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020