Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 126 (2001-06-08)
Novaj gvidorganoj de UEA ekkonturiĝas

En la Zagreba UK novaj Komitato kaj Estraro transprenos la gvidadon de UEA por la 3-jara periodo 2001-2004. Miloj da esperantistoj estas envolvitaj, ĉu rekte ĉu nerekte, en la elektadon de la Komitato. En Zagrebo la Komitato siavice elektos la Estraron, kiu laŭ la parlamentisma principo devas ĝui la fidon de la supera organo de UEA.

La elektado de novaj komitatanoj startis jam en novembro pasintjare per alvoko pri kandidatiĝoj por sep lokoj de komitatanoj B, kiuj reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn de la Asocio. En februaro la landaj kaj fakaj asocioj aliĝintaj al UEA ricevis alvokon elekti siajn reprezentantojn, la komitatanojn A. Landaj asocioj kun malpli ol 100 membroj elektas observantojn, kiuj ne havas voĉdonrajton en la Komitato sed kiuj tamen rajtas elekti unu el inter si kiel plenrajtan komitatanon A.

La Komitato inkluzivas ankaŭ komitatanojn C. Ili estas elektotaj de la komitatanoj A kaj B ĝis maksimume unu kvarono de sia propra nombro. Kiel komitatanojn C oni povas elekti spertulojn, kiuj per siaj scioj kaj kapabloj povos aparte kontribui al la Asocio, i.a. kiel membroj de la Estraro.

La novan Estraron elektos la Komitato en Zagrebo. La praktikan iradon de la elektado de la Estraro, same kiel tiun de komitatanoj C, kunordigas la Elekta Komisiono. Ĝi konsistas el komitatanoj Roland Lindblom, Claude Nourmont kaj SYOZI Keiko. La Komisiono jam prezentis la unuan proponon pri ebla konsisto de la Estraro. En ĝi estus ok membroj, dum la demisianta Estraro havis sep anojn.

Por la prezidanteco oni proponas la nunan vicprezidanton, d-ron Renato Corsetti (Italio). Oni proponas du vicprezidantojn: prof. LEE Chong-Yeong (Korea Resp.) kaj prof. Humphrey Tonkin (Usono). S-ro Ivo Osibov (Kroatio) transprenus la ĝeneralan sekretariecon de s-ino Michela Lipari (Italio), kiu en la nova Estraro respondecus pri landa agado. Ceteraj membroj estus s-ino Ans Bakker (Nederlando) pri financoj, s-ro Gbeglo Koffi (Togolando) pri Afrika agado kaj edukado, kaj s-ro Andrej Grigorjevskij (Rusio) pri informado.

Por komitataneco C estas ĝis nun kandidatigitaj Hans Bakker (Nederlando), Josep Franquesa Sole (Katalunio/Hispanio), Ulrich Lins (Germanio), TAKEUTI Yosikazu (Japanio) kaj Flory Witdoeckt (Belgio), kaj la estraraj kandidatoj Corsetti, Tonkin, Osibov, Gbeglo, Grigorjveskij kaj Lipari. Inter la aliaj proponataj estraranoj Ans Bakker estas komitatano A kaj Lee kandidatas por komitataneco B.

Tri semajnojn post la dissendo de la balotiloj pri komitatanoj B, la Centra Oficejo jam rericevis 715 kovertojn kun ili. La limdato por la balotado estas la 7-a de julio. Kvankam la aliaj elektoj estas nerektaj, ankaŭ ilin la interesitoj povas influi ĝis la UK per diskutoj en landaj kongresoj k.a. renkontiĝoj, en retlistoj kaj pere de komitatanoj A kaj B kaj observantoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/126a2

El Gazetaraj Komunikoj

Nova estraro de Institucio Hodler
Gazetaraj Komunikoj n-ro 872 (2020-05-15)

Nova video-listo ĉe la jutuba kanalo de UEA montras, kiom mojosa estas la UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 792 (2019-04-05)

Nova retejo de UEA en simpla Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 780 (2019-01-25)

Nova honora membro de UEA: NGUYỄN Xuân Thu
Gazetaraj Komunikoj n-ro 694 (2017-07-23)

Nova paĝaro por la Zamenhof-Jaro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 671 (2017-02-17)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020