Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  
2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 119 (2001-03-29)
Premio Miyoshi por historia studo pri UEA

Por ke venontaj generacioj povu bone informiĝi pri la problemoj de la Esperanto-movado en la 1970-aj jaroj, la studgrupo Perspektivo volas stimuli per konkurso la verkadon de studoj pri tiu periodo. La kvin plej bonaj studoj pri la influoj de tiuj problemoj sur la tiaman funkciadon de UEA ricevos premion de 500, resp. 400, 300, 200 kaj 100 USD -- dank' al pluraj personoj, ĉefe la japana mecenato Etsuo Miyoshi.

La temo de la konkursaĵoj estu "Universala Esperanto-Asocio en la periodo 1970-1980". Ili ampleksu inter 10 kaj 50 paĝoj; la teksto estu esperantlingva kaj klare legebla. Eblas partopreni individue aŭ kolektive, sed oni donu klaran indikon pri tio. La konkursaĵoj atingu Flandran Esperanto-Ligon (Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio) antaŭ la 1-a de oktobro 2001. La verkinto uzu kaŝnomon; en aparta koverto estu indikitaj la vera nomo kaj la adreso. Tri kvalifikitaj personoj (po unu nome de Perspektivo, s-ano Miyoshi kaj UEA) pritaksos la verkojn per poentoj. La sekretario de Perspektivo redaktos la rezulton laŭ la poentumo kaj indikos la laŭreatojn. La studgrupo Perspektivo rajtos publikigi ĉiujn senditaĵojn.

Pliaj informoj riceveblas ĉe la membroj de Perspektivo; retpoŝte ĉe la kasisto: alhu@.spamaĵo?xs4all.be. Aktivuloj el la periodo 1970-80 estas petataj, se ili ne mem konkursos, disponigi sciojn kaj dokumentojn al partoprenemuloj.

La prezidanto de la studgrupo Perspektivo estas d-ro Wim M.A. De Smet (Hertendreef 12, BE-2920 Kalmthout, Belgio; tel. +32 3 666 99 49) kaj la honora prezidanto la Nobel-premiito prof. Reinhard Selten.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/119a1

El Gazetaraj Komunikoj

Premio 2020 de Fondaĵo Antoni Grabowski al Bertilo Wennergren
Gazetaraj Komunikoj n-ro 907 (2020-09-11)

Premio Deguĉi 2019 al Heidi Goes
Gazetaraj Komunikoj n-ro 815 (2019-07-28)

Premio Deguĉi 2018 al Katalin Kováts
Gazetaraj Komunikoj n-ro 750 (2018-08-10)

Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski
Gazetaraj Komunikoj n-ro 745 (2018-08-08)

Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski
Gazetaraj Komunikoj n-ro 633 (2016-08-24)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021