Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 140 (2001-11-22)
Raymond Boré daŭrigas la laboron de Röllinger

S-ro Raymond Boré daŭrigas la laboron de la forpasinta Hugo Röllinger kiel komisiito de UEA pri Zamenhof/Esperanto-objektoj (ZEO-j). S-ro Boré kunlaboris kun Röllinger jam dum multaj jaroj pri la registrado de ZEO-j kaj interalie kolektis reprezentan fotoarkivon pri ili. De longe li estas ankaŭ fakdelegito pri ZEO-j. Nature la Estraro de UEA turnis sin ĝuste al li, kiam ĝi alfrontis la bezonon elekti posteulon de Röllinger.

S-ro Boré jam skizis sian laborplanon, pri kiu li skribis al UEA interalie:"La lasta ZEO registrita de Röllinger estis notita kiel n-ro 1260. Fine de oktobro la listo atingis n-ron 1283. Tiu laboro nepre necesigas helpon. Tial mi provos arigi plurajn ZEO-simpatiantojn, instigante ilin al fakdelegiteco pri ZEO-j en sia propra lando kaj mem listigi la enlandajn ZEO-jn. Por Pollando tio jam estas farita: Robert Kaminski listigis la polajn ZEO-jn, samkiel mi faris por Francio."

La adreso de la nova ZEO-komisiito estas: Raymond Boré, 481 square Zamenhof, FR-73000 Ĉambe{'ry, Francio; telefono/faksilo: +33 479 72 44 13.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/140a2

El Gazetaraj Komunikoj

Raymond Boré forpasis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 362 (2010-02-07)

Clerici finis rezultoriĉan laboron
Gazetaraj Komunikoj n-ro 319 (2009-03-30)

Forpasis Hugo Röllinger
Gazetaraj Komunikoj n-ro 126 (2001-06-08)

Mesaĝo de Hugo Röllinger al la 83-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 11 (1998-08-31)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020