Granda ondo de dumvivaj membriĝoj en UEA fine de decembro rezultigis, ke en la jaro 2000 UEA ricevis pli da novaj dumvivaj membroj ol en iu ajn jaro de post 1976, kiam la kotizo de dumviva membreco estis fiksita je 25-oblo de la kotizo de Membro-Abonanto. En 2000 UEA ricevis 34 novajn dumvivajn membrojn. La antaŭa rekordo (29) estis de la jaro 1979.
Plej multe da novaj dumvivaj membroj venis el Francio kaj Germanio (po 5). Japanio kaj Usono liveris po 4, Brazilo kaj Britio po 3. El Nederlando venis 2 dumvivaj aliĝoj, kaj po 1 el Aŭstralio, Bulgario, Ĉinio, Hispanio, Korea Resp., Luksemburgio, Pollando kaj Vjetnamio.
23 el la aliĝintoj estas viroj, 11 estas virinoj. La plej juna naskiĝis en 1984, la plej aĝa en 1921. Ok novaj dumvivaj membroj antaŭe ne membris en UEA sed ili rekte aliĝis en la dumviva kategorio.
Fine de 2000 UEA nombris entute 899 dumvivajn membrojn.
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
MondaFest’ 2020: Por la Virtuala Kongreso Individuaj Membroj de UEA aliĝos senpage
Gazetaraj Komunikoj n-ro 885 (2020-06-16)
Tri novaj Honoraj Membroj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 747 (2018-08-09)
Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 748 (2018-08-09)
Nova honora membro de UEA: NGUYỄN Xuân Thu
Gazetaraj Komunikoj n-ro 694 (2017-07-23)