La 86-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Zagrebo, Kroatio, de la 21-a ĝis la 28-a de julio 2001, kun la temo "Kulturo de dialogo -- dialogo inter kulturoj",
Notinte, ke Unuiĝintaj Nacioj nomis la jaron 2001 Jaro de Dialogo inter Civilizoj,
Memorigante, ke la Esperanto-movado havas longan historion de alproksimigo de la homoj sur bazo de egaleco trans bariloj de kultura diferenco, reciproka malrespekto, kaj eĉ militaj kondiĉoj, jam de la klopodoj de Zamenhof alproksimigi la mondajn religiojn, tra la agado de Universala Esperanto-Asocio por reunuigi familiojn dividitajn en la Unua Mondmilito, ĝis nuntempaj elpaŝoj, kiel ekzemple la utiligo de Esperanto por komunikadi inter indiĝenaj popoloj (la t.n. Indiĝenaj Dialogoj) kaj por alproksimigi la korean kaj japanan popolojn,
Atentigas, ke
-- kiel internacia lingvo neligita al ŝtataj aŭ etnaj interesoj, Esperanto konsistigas idealan perilon de dialogo inter la kulturoj;
-- tra pli ol cent jaroj, la komunumo de Esperanto-parolantoj kreis tradicion de dialogo transnacia kaj transkultura, kio plene meritas nomi ĝin dialoga kulturo;
-- efika dialogo postulas respekton al lingva, kultura kaj idea diverseco, kaj bezonas ne nur mensan malfermitecon sed ankaŭ la kapablon aŭskulti;
-- aldone al siaj multaj rimarkindaj atingoj, Esperanto havas signifan neekspluatatan potencialon kiel dialoga lingvo.
Sekve, la Kongreso
-- gratulas al Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko, ke ili decidis lanĉi klopodojn senpere alproksimigi kaj interkomprenigi la ordinarajn homojn, sen kies konvinko la registaroj estas esence senpovaj;
-- aparte petas al UN kaj Unesko daŭrigi tiun ĉi kampanjon preter la jaro 2001;
-- atentigas, ke tiuj klopodoj postulas proksiman kunlaboron de NRO-j;
-- rekomendas, ke UEA proponu al UN kaj Unesko sian kunlaboron kiel organizaĵo unike bone kvalifikita por difini, en kunlaboro kun aliaj organizaĵoj, la eblojn kaj limojn de tia dialogo, kaj ĝin realigi;
-- rimarkigas, ke efika dialogo inter diversaj kulturoj sur lingve demokratia bazo postulas prikonsideron de la bezono de nova internacia lingva ordo;
-- apelacias al ĉiuj parolantoj de Esperanto, ĉiuj lokaj, regionaj, landaj kaj internaciaj Esperanto-organizaĵoj, kaj ĉiuj kiuj subtenas la celojn de Esperanto, kunlabori en la daŭra konservado kaj plifortigo de la dialoga kulturo, kiun prezentas Esperanto, kaj daŭre partopreni en la klopodoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko krei dialogon inter la civilizoj je tutmonda skalo, kiu estas tiel esenca por la paca evoluigo de la homa socio.
Zagrebo, la 28-an de julio 2001
La Universala Kongreso en Montrealo prokrastita al la jaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 862 (2020-04-11)
Kongresa rezolucio de la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 842 (2019-12-30)
Rezolucio de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 814 (2019-07-26)
Rezolucio de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 749 (2018-08-10)
Rezolucio de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 584 (2015-08-04)