Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  
2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 126 (2001-06-08)
Strategia Forumo kunsidos en Zagrebo

Estrarano de UEA, d-ro Petro Chrdle, kiu kunordigas la funkciadon de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo, dissendis al cento da plej diversaj organizaĵoj kaj instancoj inviton al ĝia kvara kunsido. Ĝi okazos kadre de la 86-a Universala Kongreso en Zagrebo ĵaŭdon, la 26-an de julio de 14h15 ĝis 18h15 en salono Sekelj.

Partopreno en la Strategia Forumo estas malferma al ĉiuj organizaĵoj, kiuj uzas por sia agado Esperanton, kaj ĝi ne postulas akcepton de iaj tezoj aŭ kondiĉoj nek partoprenon en la kunsidoj de la antaŭaj jaroj. Ĉiuj kunvenantaj organizaĵoj estas egalrajtaj senrigarde al iliaj grandeco kaj agadkampo. Iliaj celoj povas esti plej diversaj, eĉ malaj inter si, sed ili dividas minimume unu komunan trajton: praktikan uzadon de la internacia lingvo Esperanto, kaj sekve ili komune kreas la Esperanto-komunumon.

La Strategia Forumo, lanĉita kadre de Kampanjo 2000, kunsidis unuafoje en la Montpeliera UK en 1998 kaj poste en la UK-oj en Berlino (1999) kaj Tel-Avivo (2000). La chi-jara Forumo okazos en la sama semajno, kiam la Komitato de UEA decidos pri nova laborplano de UEA. D-ro Chrdle skribas, ke UEA volonte konsideros en ĝia fina versio ideojn kaj proponojn de aliaj asocioj kaj instancoj de la Esperanto-komunumo. Tial li proponas diskuti pri ĝi, apud aliaj temoj eventuale starigotaj de la forumanoj. Li precipe emfazas la gravecon de praktika utiligo de Esperanto: "Ni devus eniri novan fazon, en kiu la praktika utiligo de Esperanto por ĉiuj bezonoj de la normala vivo marku la efektivajn vivon kaj utilon de nia lingvo."

Ankaŭ tiuj, kiuj eble ne ricevis skriban inviton, estas bonvenaj sendi reprezentanton. Por faciligi la preparojn, estos helpe, se oni anoncos la nomon de sia reprezentanto antaŭ la 15-a de julio al d-ro Petro Chrdle: poŝte (Anglicka' 878, CZ-252 29 Dobrichovice, Ĉeĥio), telefakse (+ 420 2 991 2126) aŭ rete (chrdle@.spamaĵo?kava-pech.cz). Antaŭa sinanonco tamen ne estas deviga.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/126a1

El Gazetaraj Komunikoj

La Estraro kunsidis kun Skajpa etendo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 538 (2014-04-03)

UEA en UN-kunsido pri indiĝenaj popoloj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 461 (2012-07-19)

Kunsida denso, vespera etoso en la ILEI-konferenco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 420 (2011-07-20)

Filmo pri la aprila kunsido de la Estraro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 412 (2011-05-13)

La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 410 (2011-04-20)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021