Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 134 (2001-10-02)
Tonkin kun akordo en la Malferma Tago

La vicprezidanto de UEA prof. Humphrey Tonkin prelegos kaj la nederlanda Esperanto-ensemblo Akordo kantos dum la 15-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 24-an de novembro. Krom paroli pri aktualaj defioj de UEA, prof. Tonkin prezentos ankaŭ la libron "Maskerado ĉirkaŭ la morto" de Tivadar Soros, fondinto de "Literatura Mondo". Tonkin redaktis kaj provizis per abundaj komentarioj la duan eldonon de tiu verko pri la vivo de juda familio dum holokaŭsto en Budapeŝto.

La novembra Malferma Tago estos speciala, ĉar tri laborantoj de la CO, kiuj en 1994 iniciatis tiun popularan tradicion kaj ĝis nun motoris ĝin, por la lasta fojo rolos en ĝi kiel oficistoj. La libroservisto Simo Milojević emeritiĝos en decembro, kaj post la jarfino forlasos siajn postenojn Osmo Buller, la ĝenerala direktoro, kaj Pasquale Zapelli, la direktoro de la CO.

Kiel ĉiam, la libroservo rabatos ĉiujn prezojn je 10% kaj kelkajn eĉ pli. Funkcios bazaro de esperantaĵoj, oni montros Esperanto-filmojn kaj ĉiu vizitanto partoprenos en senpaga loterio. Senpagaj kafo kaj teo estos varmaj dum la tuta tago, t.e. ekde la 10-a ĝis la 17-a.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/134a1

El Gazetaraj Komunikoj

Humphrey Tonkin: Honora Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 897 (2020-08-08)

La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)

Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)

Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)

Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020