Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 207 (2005-06-01)
Agado por la Nobel-pacpremio relanĉata

UEA denove iniciatas agadon por instigi rajtigitajn personojn kandidatigi UEA por la pacpremio de Nobel. Tiucele la Estraro ĵus elektis s-ron Ivo Osibov kiel komisiiton por kunordigi la agadon. Osibov gvidis ankaŭ la agadon por kandidatigi UEA por la pacpremio de la jaro 2001. Tiam almenaŭ 34 rajtigitaj personoj el 10 landoj kandidatigis UEA.

UEA estis unuafoje kandidatigita por la Nobel-premio verŝajne en la jaro 1954 kaj ĝi estis kandidato ankaŭ en multaj postaj jaroj. Plej multe da apogo UEA ricevis en 1966, kiam estis 253 proponintoj, sed plej proksime al premiiĝo UEA estis en 1988, kiam laŭ gazetaraj informoj ĝi estis unu el la kandidatoj, inter kiuj la fina decido estis farita.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/207a1

El Gazetaraj Komunikoj

Ek al la Agado 125!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 441 (2011-12-25)

UEA kandidatigita por la pacpremio de Nobel
Gazetaraj Komunikoj n-ro 114 (2001-02-10)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020