Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 226 (2006-01-31)
Adresoj de la Afrika Oficejo de UEA

La nova Afrika Oficejo de UEA estas starigata en la urbo Lokossa en Benino. Ĝis la baldaŭa dungo de oficistoj, pri diversaj taskoj okupiĝas volontuloj. La poŝta adreso de la oficejo estas:

Afrika Oficejo de UEA BP 416 Lokossa-Mono Respubliko Benino /
République du Benin 

La Esperantaj periodaĵoj kaj organizaĵoj estas petataj aktualigi siajn adresarojn laŭ la supra informo. La Afrika Oficejo volonte akceptas gazetojn kaj lernomaterialojn ĉe sia nova adreso. La sola retadreso de la oficejo estas: afrika.oficejoCHE@uea.org.

Fondaĵo Afriko bonvenigas donacojn por subteni la Esperanto-agadon en Afriko. Precipe pli grandajn sumojn eblas donaci ankaŭ al Kapitalo Afriko, kiu uzas sian jaran renton por la Afrika Agado de UEA. Ĉiam pli da afrikanoj sopiras pri membreco en Universala Esperanto-Asocio kaj tial turnas sin al Fondaĵo Canuto. Por povi respondi al tiu kreskanta bezono Fondaĵo Canuto alvokas por donacoj de solidaraj esperantistoj. Donacojn al la fondaĵoj de UEA oni povas sendi pere de kotizperantoj de UEA aŭ rekte al la Centra Oficejo per poŝtaj aŭ bankaj kontoj de UEA, kreditkarte, ĉeke aŭ per PayPal (vd. Jarlibro 2005, p.37-38).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/226a1

El Gazetaraj Komunikoj

Alvoko por labori por la Afrika Oficejo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 662 (2016-12-28)

Afrika Oficejo kun nova teamo en nova ejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 229 (2006-03-16)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020