Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 241 (2006-09-06)
Alvoko al la Ago-Tago en 2006

Karaj esperantistoj,

antaŭ jam longa tempo oni decidis dediĉi la unuan sabaton de oktobro al la "Ago-Tago", tio estas al tago de agado por informi pri Esperanto kaj pri la ideoj de la movado por la internacia lingvo.

Ĉi-jare tiu unua sabato estas la 7-a de oktobro 2006.

Kiel kutime la Estraro de UEA invitas ĉiujn partopreni la Ago-Tagon je la plej alta agad-nivelo ebla laŭ la lokaj kondiĉoj. Kvankam ĝenerale vi prezentos Esperanton laŭ la normalaj ideoj de nia movado, kie necesos aparta temo, tiu povas esti kunligata kun la rezolucio de la lasta Universala Kongreso en Florenco: "Esperanto kiel rimedo por daŭropova pluvivo de ĉiuj lingvoj kaj de ĉiuj kulturoj".

Fakte ni volas defendi ĉiujn lingvojn, la naciajn lingvojn grandajn kaj malgrandajn, la malplimultajn lingvojn, kaj de historie ĉeestantaj kaj de enmigrintaj grupoj. Tie kuŝas nia malsameco rilate al tiuj, kiuj okupiĝas nur pri efikeco en komunikado de la supro al la malsupro (internacie kaj ensocie), kaj kiuj ŝovas la pezon de la komprenado kaj la problemojn de lingvo-lernado al la internacie kaj ensocie malplej fortaj hom-grupoj.

Dum la komitataj diskutoj en Florenco estis reprenitaj la konsideroj pri la neceso havi malsamajn ago-tagojn en malsamaj mondo-partoj, ĉar oni devas konsideri ĉefe la malsamajn momentojn, en kiuj finiĝas la ferioj kaj rekomenĉigas la labor-jaro. Tio estas nun efektiviginda pro la reala tutmondeco de Esperanto. En ĉi tiu transira jaro okazu diskutoj en ĉiuj mondopartoj inter esperantistoj pri la plej bona periodo kaj tago en la koncerna mondoparto kaj ankaŭ okazu apartaj provoj de ago-tago en la elektita periodo. Tiuj kromaj ago-tagoj aldoniĝu al la nun anoncata tago.

Cetere en Eŭropo mem oportunus ligi la Ago-Tagon al la dato de la 26-a de septembro, Eŭropa Tago de Lingvoj, kiu ne estas malproksima de la unua sabato de oktobro. Ni invitas ĉiujn esperantistojn loĝantajn en la landoj de la Konsilantaro de Eŭropo ligi Esperanton al la jam antaŭviditaj lingvaj eventoj, cetere videblaj en http://www.ecml.at/edl/find.asp?s=EV, kaj al kiuj oni povas facile kaj libere aldoni tiujn pri Esperanto.

La devizo de la Eŭropa Tago de Lingvoj estas: "Celebri lingvan diversecon, multlingvecon kaj dumvivan lingvolernadon", sed la reta paĝaro pri la tago estas nur en du grandaj lingvoj.

Ni akceptas ilian devizon kaj sincere aplaŭdas je ĝi, sed ni devas komprenigi al ili kaj ĉefe al niaj kuncivitanoj, ke lingva diverseco kaj multlingveco povas flori stabile kaj pluekzisti nur se oni permesos al Esperanto ŝirmi la ceterajn lingvojn. Esperanto povas fari tion, ĉar pro manko de grupo, kiu utiligas ĝin por altrudi apartan kulturon kaj en la fino la superregadon de la anoj de tiu kulturo, ĝi estas la sola internacia lingvo ne-lingvo-vora.

Renato Corsetti Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/241a1

El Gazetaraj Komunikoj

Alvoko al partopreno en la 72-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, en 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 915 (2020-11-26)

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)

Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)

Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)

Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020