Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 236 (2006-06-16)
Aperis la Jarlibro 2006
Kun 1789 adresoj en 99 landoj la Delegita Reto de UEA en la ĉi-jara Jarlibro estas iomete pli granda ol pasintjare, kiam estis 1784 delegitoj en 92 landoj. Estas 52 ĉefdelegitoj, 1006 lokaj delegitoj, 116 vicdelegitoj, 40 junularaj kaj 1333 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakaj delegitoj reprezentas preskaŭ 800 diversajn fakojn. La nombro de kontakt-informoj pri lokaj Esperanto-kluboj restas sama kiel pasintjare, 81 en 28 landoj.

La proporcio de rete atingeblaj delegitoj denove iom kreskis. Entute 1233 (68,9%) delegitoj anoncas retadreson, dum en la Jarlibro 2005 ili nombris 1203 (67,4%). Antaŭ 10 jaroj, en Jarlibro 1996, retadreson havis 189 delegitoj, t.e. 10,3% el la tiamaj 1830 delegitoj.

En la unua parto de la Jarlibro, eldonita ankaŭ aparte kun la titolo Gvidlibro 2006, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, edukaj kaj kulturaj organizaĵoj, bibliotekoj, ktp. Tie troviĝas ankaŭ la Esperanto-rezolucioj de Unesko kaj la gvidlinioj de UEA por informado pri Esperanto. La Jarlibro enhavas ankaŭ multajn anoncojn kaj du rabatkuponojn de la libroservo de UEA.

Individuaj membroj de UEA povas profiti de la informa trezoro de la Jarlibro ankaŭ rete. Krom facila uzebleco por rapida serĉo de delegitoj k.a. informoj, granda avantaĝo de la "reta Jarlibro" estas ĝia ĝisdateco. Ŝanĝoj de adresoj k.a. donitaĵoj aperas en ĝi tuj, kiam ili estas registritaj en la Centra Oficejo, dum la presan Jarlibron ili eniros nur ĉe ties venonta eldono. Pere de la reta Jarlibro eblas krome sendi retmesaĝojn al delegitoj kaj akiri por si plusendan retadreson kun la finaĵo @uea.org. Por ekuzi la retan Jarlibron necesas unue registriĝi ĉe http://reto.uea.org, alirebla ankaŭ per la ligilo "Jarlibro" sur la startpaĝo de la UEA-retejo www.uea.org. Meze de junio tiu ĉi nova servo, kiun UEA enkondukis en aprilo pasintjare, havis jam 1000 registritajn uzantojn.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/236a1

El Gazetaraj Komunikoj

Aperis la Dua Bulteno kun servoj (loĝado, ekskursoj, bankedo) por la 104-a UK, Lahtio 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 784 (2019-02-28)

Aperis nova libro - "Fundamento de la homaj rajtoj"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 660 (2016-12-16)

Aperis la aktoj de la Esperantologia Konferenco de la Rejkjavika UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 590 (2015-10-15)

Aperis "Belarta rikolto 2014"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 556 (2014-10-14)

Jarlibro 2014 aperis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 547 (2014-07-16)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020