Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 246 (2006-11-08)
Apogo al la Esperanto-elsendoj de Pola Radio

Post la disvastiĝo de la informo pri ebla ĉesigo de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio jam multaj esperantistoj kaj Esperanto-organizaĵoj skribis al la Pola Radio aŭ al la ambasado de Pollando en sia lando por apogi la daŭrigon de la elsendoj. Nome de UEA prezidanto Renato Corsetti pledis ĉe la pola ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ino Anna Fotyga, kaj ĉe la prezidanto de Pola Radio, s-ro Krzysztof Czabanski, por certigi la estontecon de la elsendoj.

En sia letero prezidanto Corsetti referencis al la ligoj inter Esperanto kaj Pollando, kaj emfazis la valoron de la Esperanto-elsendoj el diversaj vidpunktoj. "La Esperanto-elsendoj portis al Pollando multe da novaj, fidelaj amikoj, kiuj pozitive influas al publika opinio pri Pollando en sia vivmedio. Por multaj el ili Pollando fariĝis ŝatata vojaĝ-celo kaj ankaŭ alimaniere ili pli profunde konatiĝis kun la lando, ne malofte eĉ lernis la polan lingvon. Por multaj aliaj pozitiva sinteno al Pollando estas parto de ilia mondbildo", skribis Corsetti.

UEA instigas esperantistojn kaj iliajn organizaĵojn multnombre skribi al la Pola Radio kaj, nacilingve, al reprezentejoj de Pollando por apogi, ke Pola Radio daŭre elsendu en Esperanto. Retmesaĝojn al la Pola Radio oni povas sendi al esperanto@.spamaĵo?polskieradio.pl kaj telefaksojn al la numero + 48 22 6453952. La strata adreso por paperaj leteroj estas: Pola Radio, Esperanto-Redakcio, Al. Niepodleglosci 77/85, PL-00-977 Warszawa, Pollando.

Adresoj de la polaj reprezentejoj en eksterlando troviĝas en: http://www.msz.gov.pl/Polish,Missions,Abroad,2143.html

En la retejo de la Esperanto-redakcio aperas utilaj informoj pri la elsendoj kaj tekstoj de diversaj programeroj. La adreso estas http://www.polskieradio.pl/polonia/eo/

Kvankam plenaj Esperanto-elsendoj ne estas aŭskulteblaj rete, la populara Leterkesto estas aŭdebla ĉe
http://www.polskieradio.pl/polonia/article.asp?tId=44202&j=7

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/246a1

El Gazetaraj Komunikoj

Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 827 (2019-09-24)

Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 15 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 782 (2019-01-31)

Biblioteka Apogo Bachrich: subvencipetoj atendataj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 753 (2018-08-24)

Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 8 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 708 (2017-10-13)

Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 699 (2017-08-23)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020