Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 239 (2006-08-07)
Rezultoj de la Belartaj konkursoj de UEA en 2006

POEZIO:

  • 1-a premio: Francisco Javier Moleón (Hispanio) pro "Sed tiam" kaj Christian Rivière (Francio) pro "Kvankam silenti";
  • 2-a premio: Neide Barros Rêgo (Brazilo) pro "Mistero";
  • 3-a premio: Helena Melnikova (Rusio) pro "Mia lando".

Partoprenis 33 verkoj de 18 aŭtoroj el 12 landoj.

PROZO:

  • 1-a premio: Paul Gubbins (Britio) pro "Nia paradizo bonvenigas";
  • 2-a premio: Tim Westover (Usono) pro "Meduzet";
  • 3-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Tomatoj el Nederlando" kaj Lena Karpunina (Germanio) pro "Trovi kaj perdi".

Partoprenis 17 verkoj de 11 aŭtoroj el 9 landoj.

ESEO:

  • Premio "Luigi Minnaja": Aleksandr Melnikov (Rusio) pro "Ekparolu por ke mi vin vidu - aŭ ĉu esperantisto rekoneblas laŭ paroloj";
  • 2-a premio: Christian Rivière (Francio) pro "Tamen kompreni" kaj Jan Werner (Ĉeĥio) pro "Pri bono, malbono kaj multkulturismo";
  • 3-a premio: ne aljuĝita; honora mencio: Anna Bennett (Usono) pro "Neperforta komunikado".
Partoprenis 9 verkoj de 9 aŭtoroj el 8 landoj.

TEATRAĴO:
  • 1-a kaj 2-a premioj: ne aljuĝitaj;
  • 3-a premio: Marko Nikoliĉ (Serbio) pro "Nia diligenta kolegaro";
  • honora premio Li Shijun (Laŭlum; Ĉinio) pro "Cignoj".

Partoprenis 4 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.

KANTO:

  • 1-a premio: ne aljuĝita;
  • 2-a premio: Anja Karkiainen (Finnlando; teksto) kaj Tarcísio José de Lima (Brazilo; muziko) pro "Multe pli ol simpati'" kaj pro "Oraj horoj";
  • 3-a premio: ne aljuĝita.

Partoprenis 12 kantoj de 10 aŭtoroj el 5 landoj.

INFANLIBRO DE LA JARO 2005: "Arne, la ĉefido" de Leif Nordenstorm (Svedio), eldonita de Kava-Pech (Ĉeĥio).

Partoprenis 2 libroj de 2 eldonejoj el 2 landoj.

FILMO:

  • 1-a kaj 2-a premioj: ne aljuĝitaj;
  • 3-a premio: Joe Bazilio Costa (Brazilo) pro "Tiel estas la vivo";
  • honora mencio: Kim Henriksen (Danlando) pro "Tri muzikvideoj".

Partoprenis 2 konkursaĵoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/239a1

N-ro 226 (2006-01-31)
Belartaj Konkursoj de UEA en 2006

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA invitas partoprenantojn por la 57-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 91-a Universala Kongreso en Florenco. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaŭe ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondiĉoj:

  • Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
  • Prozo: Maksimuma longo 200 x 65 karaktroj. Tri premioj.
  • Teatraĵo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
  • Eseo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la UK, "Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo". liremio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj premioj.
  • Kanto: Teksto kaj melodioj povas esti de malsamaj aŭtoroj. La melodion oni povas sendi KD-e, rete, sonbende aŭ skribe (notoj). Premio "An-Song-san" kaj du aliaj premioj.
  • Filmo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo (vd. ĉe Eseo). Daŭro inter 15 kaj 60 minutoj. Tri premioj.
  • Infanlibro de la Jaro: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 2005. Unu premio.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra branĉo en tri ekzempleroj. Ĉiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2006. Por filmo oni sendu po unu ekzempleron ĝis la 1-a de julio 2006.

Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, p/a Michela Lipari, Viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio; rete michela.lipariCHEtiscali.it.

La konkursaĵoj (krom infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas. Se oni sendas la konkursaĵojn rete, oni indiku la elektitan pseŭdonimon.

Premioj:

  • Unua premio: 220 eŭroj;
  • dua premio: 154 eŭroj;
  • tria premio: 88 eŭroj;
  • Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) 154 eŭroj;
  • Infanlibro de la Jaro: 462 eŭroj.

Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.

Detala regularo haveblas ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando, aŭ rete ĉe ueaCHEco.uea.org. Ĝi legeblas ankaŭ en la TTT-ejo www.uea.org.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/226a2

El Gazetaraj Komunikoj

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 903 (2020-09-06)

Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 902 (2020-09-02)

Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)

Belartaj konkursoj de UEA 2020: partoprenu ĝis la 31-a de marto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 854 (2020-03-10)

Premiitoj de la 70-a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 813 (2019-07-25)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020