Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 233 (2006-05-07)
Du novaj ĉefdelegitoj
Laŭ proponoj de la koncernaj landaj asocioj la Estraro de UEA nomumis du novajn ĉefdelegitojn. En Finnlando s-ino Päivi Saarinen, vicprezidanto de la landa asocio, anstataŭas s-inon Heta Kesälä, kiu plenumis la oficon dum 15 jaroj. D-ro Keyhan Sayadpour fariĝis ĉefdelegito por Irano, kie dum pli ol 10 jaroj la ofico vakis, ĉar laŭ la nuna regularo pri delegitoj, akceptita en 1995, ĉefdelegito povas esti nur en landoj kun landa asocio aliĝinta al UEA. La pasintjara akcepto de Irana Esperanto-Asocio kiel landa asocio de UEA ebligis restarigi tiun gravan oficon.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/233a1

El Gazetaraj Komunikoj

Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)

Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)

Membronombro 2019: nova kotizsistemo estis pozitiva por UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 853 (2020-03-05)

2019: nova rekordo ĉe donacoj por UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 850 (2020-02-20)

La konsisto de la nova Afrika Komisiono de UEA (2019-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 826 (2019-09-21)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020