Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 237 (2006-07-11)
Elfriede Ernst forlasis nin

La 25-an de junio forpasis en Bruselo s-ino Elfriede Ernst, honora membro de UEA ekde 1995. Ŝi naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1910 en Vieno. Esperanton ŝi lernis per radiokurso de Hugo Steiner en 1935. En la sekva jaro ŝi laboris kiel helpanto de LKK de la 28-a UK en Vieno kaj ŝi partoprenis ankaŭ la jubilean UK en Varsovio en 1937. Avertite, ke la nazioj baldaŭ malpermesos Esperanton en Aŭstrio, ŝi elmigris helpe de siaj Esperanto-amikoj al Bruselo, kie ŝi eklaboris kiel tradukistino en granda banko. Ernst fariĝis aktiva membro de Brusela Esperanto-grupo, en kiu ŝi estis estrarano kaj kursgvidanto. Ŝi estis malavara mecenato de la Esperanto-movado, donante per siaj donacoj nomojn al du ĉambroj en la domo de UEA en Roterdamo kaj al unu en tiu de Institucio Hodler en Antverpeno. En Societo Zamenhof ŝi membris ĉiujare ekde ĝia fondo en 1975. Dank' al ŝia financa subteno aperis en 1986 Esperanta traduko de la romano "Amo kaj morto en Balio" de la aŭstra verkistino Vicki Baum.

La kremacio de Elfriede Ernst okazis en fermita rondo la 29-an de junio. En la solena memor-diservo la 8-an de julio partoprenis i.a. la ĝeneralaj direktoroj de UEA Simo Milojevic kaj Osmo Buller, kaj la komitatanoj Marcel Delforge kaj Flory Witdoeckt.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/237a3

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020