Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 235 (2006-06-08)
Florenca UK jam kun pli ol 2000 aliĝintoj

La 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco (29 julio - 5 aŭgusto 2006) estos la tria sinsekva UK kun pli ol 2000 aliĝintoj. La 8-an de junio, unu kaj duonan monatojn antaŭ sia malfermo, ĝi arigis 2039 aliĝintojn el 61 landoj. Sekve ĝi jam preterpasis la 89-an UK en Pekino en 2004, kies definitiva aliĝnombro estis 2031.

Dependos de la evoluo de aliĝoj ĝis kaj dum la UK, ĉu la ĉi-jara kongreso atingos la nombron de la jubilea UK en Vilno, al kiu aliĝis 2344 esperantistoj. En la historia statistiko de 91 UK-oj momente 28 kongresoj estas pli grandaj ol tiu en Florenco, kiu tamen ankoraŭ havas sufiĉe da tempo por preterpasi plurajn el ili.

Interesa demando estas, ĉu la kongreslando fine detronigos la najbaran Francion de la unua loko en la statistiko. Ekde la komenco de aliĝado Francio persistas ĉe la pinto. En la plej freŝa nombrado ĝi reprezentiĝas kun 283 aliĝintoj, dum Italio liveris 254. El Japanio venos tre granda grupo por bonvenigi la kongresanojn al la venontjara UK en Jokohamo: ĝis nun aliĝis 179 japanoj. La limon de cent superas ankaŭ Germanio kaj Pollando, kun 156 kaj 124 aliĝintoj respektive. Rimarkinde multaj kongresanoj, 89, jam enskribiĝis ankaŭ el Rusio.

Aliaj landoj kun pli ol 30 aliĝintoj estas Belgio (67), Brazilo (62), Hispanio (59), Litovio (50), Nederlando (43), Britio kaj Usono (po 42), Kroatio (40), Svedio (39), Ĉeĥio kaj Danio (po 38), Hungario (37), Svislando (36), Korea Respubliko (32) kaj Serbio (31).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/235a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020