Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 230 (2006-03-22)
Jam pli ol 1600 aliĝis al la Florenca UK

Ĝis la 22-a de marto entute 1629 kongresanoj el 57 landoj estis registritaj por la 91-a Universala Kongreso en Florenco (29 julio ­ 5 aŭgusto 2006). Kun 246 aliĝoj la najbara Francio plu tenas malantaŭ si la gastigantan landon Italion, kiu liveris 211 aliĝojn. Pri la tria loko rivalas Germanio kaj Japanio kun respektive 140 kaj 132 aliĝintoj. La limon de 100 baldaŭ transpasos Pollando, kiu nun reprezentiĝas per 96 aliĝintoj. Sekvas Rusio (60), Belgio (55), Brazilo (52), Hispanio (49), Nederlando (41), Britio (39), Litovio (37), Svedio (35), Danio kaj Usono (po 33), Kroatio kaj Svislando (po 30), Ĉeĥio kaj Hungario (po 28), Korea Resp. (24), Israelo (23), kaj Serbio kaj Montenegro (22).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/230a2

El Gazetaraj Komunikoj

Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)

MondaFest’ 2020: Por la Virtuala Kongreso Individuaj Membroj de UEA aliĝos senpage
Gazetaraj Komunikoj n-ro 885 (2020-06-16)

Jam pli ol 2000 aliĝis al la 100-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 573 (2015-03-11)

Jam 1570 aliĝis al la 100-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 566 (2015-01-19)

Plena milo aliĝis al Rejkjaviko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 504 (2013-06-21)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020