Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 245 (2006-11-01)
Komenciĝas la elektoj en UEA

Per oficiala alvoko pri kandidatoj por la elekto de komitatanoj B, en la novembra numero de la revuo "Esperanto", komenciĝas la renovigo de la gvidorganoj de UEA por la trijara oficperiodo 2007-2010. La procezo kulminos en la Jokohama UK per la elekto de la Estraro de UEA fare de la Komitato, kies nova konsisto ekoficos en la sama UK.

La komitatanoj B reprezentas en la supera organo de la Asocio la individuajn membrojn. Oni elektos unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da individuaj membroj laŭ la nombro en la antaŭelekta jaro. En la nuna Komitato estas ses komitatanoj B, sed en la nova Komitato estos por ili sep lokoj, ĉar intertempe la individuaj membroj denove nombras pli ol 6000.

Minimume dek individuaj membroj de UEA, kiuj reprezentas minimume tri landojn, rajtas proponi kandidaton. Tiu ĉi devas skribe akcepti la kandidatigon kaj deklari siajn movadajn celojn. La akcepto kaj deklaro rajtas kune ampleksi maksimume 150 vortojn. La kandidatigoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la 28-a de februaro 2007. Validaj estas nur dokumentoj kun originalaj subskriboj. Retpoŝta aŭ faksa sendo de kandidatigoj ne estos valida. Se la nombro de kandidatoj superos sep, la individuaj membroj elektos la komitatanojn B per poŝta balotado.

En la antaŭkongresa periodo estos elektataj ankaŭ la komitatanoj A por reprezenti la aliĝintajn landajn kaj fakajn asociojn, kiuj havas minimume 100 membrojn. La aliĝintaj asocioj kun malpli ol 100 membroj rajtas nomumi observanton. La komitatanoj A kaj B rajtas kompletigi la Komitaton elektante komitatanojn C, kies partoprenon en la Komitato ili trovas utila pro iliaj specialaj spertoj kaj kapabloj. La nombro de komitatanoj C rajtas esti maksimume kvarono de la nombro de komitatanoj A kaj B.

La elektadon de la komitatanoj B gvidas la Ĝenerala Direktoro, de kiu interesitoj povas peti informojn kaj konsilojn pri la proceduro. Li ankaŭ donos instrukciojn al la aliĝintaj asocioj pri la elekto de komitatanoj A kaj observantoj. La elektadon de komitatanoj C kaj de la Estraro gvidas la Elekta Komisiono, kies membroj estas Istvan Ertl (Luksemburgio), Janez Jug (Slovenio), Lee Chong-Yeong (Korea Respubliko) kaj Edvige Tantin Ackermann (Italio).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/245a1

El Gazetaraj Komunikoj

Ok kandidatoj en elekto de kvin komitatanoj B
Gazetaraj Komunikoj n-ro 791 (2019-03-31)

Ok kandidatoj en elekto de ses komitatanoj B
Gazetaraj Komunikoj n-ro 608 (2016-03-04)

Sep kandidatoj en elekto de ses komitatanoj B
Gazetaraj Komunikoj n-ro 491 (2013-03-01)

De elektoj al demisioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 136 (2001-10-11)

Rekorda partopreno en la elektoj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 8 (1998-07-22)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020