Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 221 (2006-01-10)
Nova Afrika Komisiono elektita

La multjara aktivulo Jean Codjo el Benino, kiu nun loĝas en Kanado, gvidas la novan Komisionon de UEA pri Afrika Agado. La aliaj membroj de la Afrika Komisiono, kiel ĝi kutime estas nomata en la ĉiutaga uzo, kaj iliaj specialaj laborkampoj estas Antoine Kouablan Kouassi (Eburbordo; eksteraj rilatoj), Emile Malanda (DR Kongo; rilatoj kun afrikaj asocioj kaj grupoj), François Hounsounou (Benino; Afrika Oficejo, TEJO, ILEI), Jeremie Sabiyumva (Burundio; informado al ne-esperantistoj) kaj Moliere Ngangu (DR Kongo; turismo en Afriko).

La antaŭa Komisiono havis 12 anojn, sed por efika komisiona laboro tia kvanto montriĝis malpraktika, pro kio la Estraro revenigis la grandecon al tiu de la aliaj regionaj komisionoj de UEA. La Komisiono starigos pli grandan konsilan organon, Afrikan Konsilantaron, kiu konsistos el reprezentantoj de unuopaj afrikaj landaj asocioj kaj movadoj. Jean Codjo jam dissendis alvokon pri kandidatoj por la Konsilantaro.

Fine de decembro 2005 ĉesis validi la kontrakto de UEA kun Instituto Zamenhof pri funckiigo de la Afrika Oficejo en Lomeo, Togolando, ĉar tiu ĉi ne konsentis pri precizigoj en la kontrakto, kiuj celis pli bone konformigi ĝin al la Statuto de UEA. Nova sidejo de la Afrika Oficejo estas nun starigata en la apuda lando Benino kaj UEA baldaŭ informos pri ĝia nova stabo. La sola oficeja retadreso estas afrika.oficejo@.spamaĵo?uea.org.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/221a1

El Gazetaraj Komunikoj

Komitatanoj B elektitaj por la periodo 2019-2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 810 (2019-06-29)

Nova Estraro de UEA elektita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 624 (2016-07-23)

Mark Fettes elektita kiel nova prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 506 (2013-07-20)

Komitatanoj B elektitaj por la periodo 2013-2016
Gazetaraj Komunikoj n-ro 503 (2013-06-17)

Sekretario de IKU kaj Komisiono pri Belartaj Konkursoj elektitaj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 404 (2010-12-15)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020