Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 238 (2006-07-24)
Novaj eldonaĵoj de UEA lanĉotaj en Florenco

Kiel la plej granda ĉiujara kolektiĝo de la parolantoj de Esperanto, Universala Kongreso de Esperanto estas natura okazo por lanĉi novajn librojn. UEA prezentos en la ĉi-jara UK en Florenco plurajn novajn titolojn. La plej fama el ili estas la nova eldono de la Zamenhofa traduko de "Hamleto, reĝido de Danujo", kiu surmerkatiĝis jam iom antaŭ la UK. Por multaj kongresanoj la UK estos la unua okazo por konatiĝi ankaŭ kun alia ŝekspiraĵo, "La vintra fabelo", tradukita de Humphrey Tonkin kaj lanĉita okaze de la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en majo.

Humphrey Tonkin estas ĉi-jare la plej produktema aŭtoro-tradukinto de la eldona fako de UEA. En Florenco li prezentos ankaŭ sian primovadan verkon, "Lingvo kaj popolo", kiu origine estis verkita kiel prelegaro por la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano. Surbaze de sia 50-jara sperto pri Esperanto-aktivado Tonkin diskutas kaj diskutigas en ĝi vastan gamon da aktualaj problemoj de UEA kaj de la tuta Esperanto-movado. Al tiu ĉi libro, kiu kun juneca vervo dubindigas fiksajn ideojn kaj rutinojn, oni sendube multe referencos en la diskutoj de la Esperanto-movado dum la proksimaj jaroj. Temas pri nemalhavebla verko por ĉiu aktivulo.

Speciale por la Florenca UK aperos dua eldono de la kortuŝa libreto "La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka" de Gian Carlo Fighiera. En ĝi la aŭtoro dividas kun la leganto siajn rememorojn pri la lastaj vivotagoj de sia edzino Ada Fighiera-Sikorska, forpasinta antaŭ dek jaroj. Dum 35 jaroj Ada estis redaktoro de "Heroldo de Esperanto", kiu dum ŝia periodo ankoraŭ estis la ĉefa internacia Esperanto-gazeto apud la revuo "Esperanto" de UEA. Francisco L. Veuthey dezajnis por la nova eldono belan grafikan veston.

En la Esperanta kaj franclingva serioj de Esperanto-dokumentoj aldoniĝas al la pli frue aperintaj intervjuoj kun la famaj lingvistoj André Martinet ("Pri kelkaj problemoj de interlingvistiko", 1993) kaj Umberto Eco ("Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo", 1994) la kajero "Esperanto kaj lingva diverseco". Temas pri teksto de interparolo, kiun François Lo Jacomo havis kun la eminenta franca lingvisto Claude Hagège pri diversaj aspektoj de lingva pollitiko, internacia lingvo kaj Esperanto.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/238a2

El Gazetaraj Komunikoj

Nova estraro de Institucio Hodler
Gazetaraj Komunikoj n-ro 872 (2020-05-15)

Nova video-listo ĉe la jutuba kanalo de UEA montras, kiom mojosa estas la UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 792 (2019-04-05)

Nova retejo de UEA en simpla Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 780 (2019-01-25)

Nova honora membro de UEA: NGUYỄN Xuân Thu
Gazetaraj Komunikoj n-ro 694 (2017-07-23)

Nova paĝaro por la Zamenhof-Jaro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 671 (2017-02-17)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020