Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 249 (2006-11-29)
Pola Radio: UEA instigas skribi al ambasadoj

La Esperanto-redakcio de Pola Radio kaj la Estraro de UEA varme dankas ĉiujn, kiuj jam skribis al la Pola Radio aŭ polaj reprezentejoj por apogi la daŭrigon de la Esperanto-elsendoj. La nombro de leteroj kaj retmesaĝoj multe kreskis lastatempe, sed ĉar la sorto de la elsendoj ankoraŭ ne estas decidita, necesas energie daŭrigi la kampanjon. La fina decido dependos de la pola ministerio pri eksterlandaj aferoj. Pro tio necesas koncentri la kampanjon al la polaj diplomatiaj reprezentejoj tra la mondo, kiuj siavice raportos al la ministerio pri la ricevitaj reagoj. UEA alvokas al individuaj esperantistoj, lokaj kluboj kaj landaj asocioj skribi al la pola ambasado en sia lando por pledante por la daŭrigo de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio. La adresoj de la polaj diplomatiaj reprezentejoj troviĝas en:
http://www.msz.gov.pl/Polish,Missions,Abroad,2143.html

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/249a3

El Gazetaraj Komunikoj

Nova situacio en la Pola Radio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 379 (2010-05-15)

Prezidanto de UEA alvokas por la Esperanto-elsendoj de Pola Radio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 247 (2006-11-18)

Aŭskultu al Pola Radio interrete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 247 (2006-11-18)

Apogo al la Esperanto-elsendoj de Pola Radio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 246 (2006-11-08)

Plu eblas subskribi Manifeston 2000
Gazetaraj Komunikoj n-ro 190 (2004-12-10)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020