Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 247 (2006-11-18)
Prezidanto de UEA alvokas por la Esperanto-elsendoj de Pola Radio

Karaj,

mi ĵus parolis kun la redaktistoj de Pola Radio en Esperanto, kiuj pere de mi dankas ĉiujn esperantistojn, kiuj skribis al la radio kaj al siaj polaj ambasadoj. La eĥo de la kampanjo sentiĝas en Varsovio. Nenio ankoraŭ estas findecidita, kvankam kelkaj certe premas por kaj kelkaj espereble premos kontraŭ la ĉesigo de la dissendoj en Esperanto.

En ĉi tiu momento estas esence grave ke la kampanjo de subteno fare de esperantistoj eĉ intensiĝu. Bonvolu skribi en trankvila tono kaj interalie substreki pri:

  • la avantaĝoj por Pollando (ne por Esperanto) pro la ekzisto de tiu redaktejo, el kiu multaj ricevas siajn informojn pri la lando;
  • la subteno al Esperanto de la granda polo, la papo Wojtyla;
  • la fakto ke Esperanto kaj esperantistoj daŭre interesiĝis pri Pollando, ekde la tempoj de Edmond Privat, kies agado favore al la renaskiĝo de Pollando dum la unua mondmilito estas konata;
  • la fakto ke Esperanto estis por poloj elemento por havi pli da kontaktoj kun eksterlando en momentoj, kiam Esperanto estis ignorata, subpremata, kaj eĉ persekutata, kaj tiel ĝi kontribuis al la kreo de la nuntempa Pollando malfermita al la ekstera mondo.

Gravas ke vi skribu al la POLAJ AMBASADOJ EN VIA LANDO kaj al la Prezidanto de la Pola Radio:

Prezidanto de Pola Radio: Pan Krzysztof Czabanski,
Al. Niepodlegosci 77/87;
PL-00-970 Warszawa
ret-adreso: Krzysztof.Czabanski@.spamaĵo?polskieradio.pl

Nur kopiojn sendu al:

Pola Radio, Radio Polonia
Esperanto-Redakcio
00-970 Varsovio, Pollando
ret-adreso: esperanto@.spamaĵo?polskieradio.pl

Dankon pro ĉio, kion vi faros.

Amike,
Renato Corsetti

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/247a1

El Gazetaraj Komunikoj

Humphrey Tonkin: Honora Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 897 (2020-08-08)

UEA alvokas al subteno "Partoprenu UK-on": Montrealo, 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 847 (2020-02-09)

Afrika Komisiono de UEA: alvoko por kandidatoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 821 (2019-08-28)

UEA alvokas al subteno "Partoprenu UK-on": Lahtio, 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 771 (2018-12-14)

Internacia Tago de Paco 2018: alvoko al kunmemoro en la jaro de la 70-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 756 (2018-09-19)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020