Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 237 (2006-07-11)
Prezidanto de la Respubliko Alta Protektanto de la 91-a UK

La 91-a Universala Kongreso de Esperanto en la itala urbo Florenco (29 julio - 5 aŭgusto) ĝuos la patronadon de la plej alta reprezentanto de la gastiganta lando, s-ro Giorgio Napolitano, la Prezidanto de la Itala Respubliko. La oficejo de la Respublika Prezidanteco konfirmis tiun honorigon de la ĉi-jara UK la 7-an de julio.

S-ro Napolitano ekoficis kiel la 11-a Prezidanto de la Itala Respubliko la 15-an de majo ĉi-jare. Li plenumas elstaran rolon en la itala politika vivo jam de pli ol duona jarcento. Kiel parlamenta deputito li estis unuafoje elektita en la jaro 1953. De 1989 ĝis 1992 li estis membro de la Eŭropa Parlamento kaj de 1992 ĝis 1994 prezidanto de la itala Ĉambro de Deputitoj. Kiel ministro pri internaj aferoj li oficis de 1996 ĝis 1998. De 1999 ĝis 2004 li prezidis la Komisionon pri Konstituciaj Aferoj de la Eŭropa Parlamento. En septembro 2005 li estis instalita kiel dumviva senatano.

Ĝis la 10-a de julio al la UK en Florenco aliĝis 2111 kongresanoj el 62 landoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/237a1

El Gazetaraj Komunikoj

Humphrey Tonkin: Honora Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 897 (2020-08-08)

Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)

UEA planas prokraston de la UK en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 861 (2020-04-04)

La dua aliĝperiodo de la UK en Montrealo plilongigita ĝis la 1-a majo 2020 pro la koronviruso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 855 (2020-03-13)

105-a UK en Montrealo: multaj aliĝoj en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 817 (2019-08-08)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020