Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 236 (2006-06-16)
Thorsen-apogo je dispono de bibliotekoj
Esperanto-bibliotekoj havas denove ŝancon akiri senkoste librojn, kiuj mankas en iliaj kolektoj, ĉar jam por la deka fojo UEA disdonos subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Por subvencio rajtas kandidatiĝi bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. Interesitaj bibliotekoj sendu priskribon pri si kaj liston de dezirataj libroj laŭ ordo de prefero. Petoj pri diskoj, vidbendoj, k.a. ne-libraj varoj ne estos konsiderataj. La subvencion oni ricevos kiel librojn surbaze de la listo, kiu akompanis la peton. En la jaro 2005 sep bibliotekoj ricevis subvenciojn, kiuj valoris 80 ĝis 225 eŭrojn.

La petoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 2006. Krom paperpoŝte (UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando), eblas sendi ilin ankaŭ rete al direktoro@.spamaĵo?co.uea.org.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/236a2

El Gazetaraj Komunikoj

Biblioteka apogo Bachrich subvencias 9 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 641 (2016-10-25)

La lasta aljuĝo de Thorsen-apogo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 436 (2011-12-01)

Sep bibliotekoj profitis el la Apogo Thorsen
Gazetaraj Komunikoj n-ro 350 (2009-12-02)

Prelegaro pri bibliotekoj kaj arĥivoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 329 (2009-06-10)

Thorsen-apogo al ses bibliotekoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 311 (2008-12-26)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020