Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 328 (2009-06-04)
Oratora Konkurso en Bjalistoko

Ankaŭ en la 94-a UK en Bjalistoko okazos Oratora Konkurso por la junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro. Rajtos partopreni gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo s-ino Claude Nourmont, moonmont@.spamaĵo?pt.lu.

La junaj oratoroj povos elekti unu el jenaj tri temoj:

- Krei pacan ponton inter la popoloj: Zamenhof hodiaŭ;
- Ekonomia krizo, ekologia krizo: ĉu solvoj?;
- La rolo de parolarto kaj retoriko en la nuna mondo.

La unua temo estas tiu de la 94-a UK ĝenerale. La dua evidente rilatas al la aktuala situacio en la mondo. La tria alternativo estas omaĝo al la 100-a datreveno de Ivo Lapenna, mem elstara oratoro, aŭtoro de la verko Retoriko kaj iniciatinto de la Oratora Konkurso.

Oni parolu libere, sen antaŭpreparita teksto, sed oni rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de parolado estos 10 minutoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. Kompleta regularo troviĝas ĉe uea.org/dokumentoj/regularo_oratora_konkurso.html .

 

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/328a3

El Gazetaraj Komunikoj

Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la 2-a Virtuala Kongreso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 960 (2021-07-01)

Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)

Konrad Andrzejuk venkis en la Oratora Konkurso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 512 (2013-07-29)

Oratora Konkurso en Rejkjaviko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 500 (2013-05-22)

Sukcesa UK-debuto de la novtipaj ekzamenoj en Bjalistoko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 336 (2009-08-03)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021