N-ro 313 (2009-01-05)
UEA gratulis la novan urbestron de Roterdamo
La 5-an de januaro Roterdamo ricevis novan urbestron per instalado de Ahmed Aboutaleb kiel posteulo de Ivo Opstelten, kiu plenumis la oficon ekde 1998. La elekto de Aboutaleb vekis grandan publikan atenton, ĉar unuafoje granda nederlanda urbo ricevis urbestron, kiu ne estas denaska nederlandano. Aboutaleb naskiĝis en Maroko en 1961 kiel filo de imamo kaj transloĝiĝis al Nederlando kiel 15-jarulo. Antaŭ sia urbestriĝo li estis i.a. skabeno en Amsterdamo kaj vicministro pri socialaj aferoj.
En la unua labortago de la nova urbestro UEA sendis al li la ĉi-suban gratulmesaĝon.
Estimata s-ro Aboutaleb,
En la nomo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ni havas la plezuron gratuli vin okaze de via instalado kiel nova urbestro de la komunumo Roterdamo kaj transdoni al vi varmajn bondezirojn de nia Prezidanto d-ro Probal Dasgupta kaj de la tuta Estraro de UEA.
Kun 175 naciecoj Roterdamo estas vera mondurbo, al kies multkultura karaktero sian propran brikon portas ankaŭ nia asocio. UEA reprezentas parolantojn de la internacia lingvo Esperanto en 120 landoj. Ekde la jaro 1955 nia Centra Oficejo troviĝas en Roterdamo, kie ni sentas nin hejme. Okaze de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto pasintjare en Roterdamo via antaŭulo s-ro Ivo Opstelten kore bonvenigis nin kaj la vic-urbestro s-ino Jantine Kriens neforgeseble akceptis nin en la Civitana Salono de la urbodomo. Pro tiu gastameco ni estas tre dankaj.
Ni deziras al vi multe da forto kaj kuraĝo en la plenumado de via respondeca ofico por la bono de nia urbo kaj de ĉiuj ĝiaj loĝantoj. Ni esperas, ke en konvena okazo vi havos la eblecon konatiĝi ankaŭ kun nia oficejo kaj kun la agado de nia asocio.
Kun amikaj salutoj,
Loes Demmendaal, Estrarano
Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro