La Komisiono de UEA pri la Meza Oriento kaj Norda Afriko (MONA) invitas al la 4-a Mezorienta Kunveno, kiu okazos en Karaĝo, Irano, de la 25-a (vendrede vespere) ĝis la 29-a (marde vespere) de marto 2011.
La temo de tiu ĉi pionira aranĝo de UEA en Irano estos "Esperanto sur la Silka Vojo". Ĝi estigos maloftan eblecon renkonti samideanojn el diversaj landoj en la Meza Oriento (tamen, invitataj estas ankaŭ partoprenontoj el ĉiuj aliaj mondpartoj), interkonatiĝi, pridiskuti gravajn kaj interesajn temojn kaj ankaŭ iomete turismumi en la gastiga lando. Dezirantoj ekskursi al vizitindaĵoj povos fari tion kune antaŭ aŭ post la kunveno.
Reta aliĝilo, informoj pri la kunveno kaj pri loĝado, kaj aliaj detaloj ĉe www.arabujo.org/mk/2011/starto.php . Kaze de problemoj aŭ demandoj oni povas turni sin retpoŝte al
UK en Belfasto nuligita: anstataŭe okazos duafoje la Virtuala Kongreso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 947 (2021-04-26)
La 53-a Malferma Tago okazos virtuale la 17-an de aprilo partnere kun Vinilkosmo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 944 (2021-04-13)
UEA fariĝis ĉefa partnero de KAEST 2020, kiu okazos rete (1-4 oktobro)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 906 (2020-09-11)
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Tut-Amerika Kongreso de Esperanto okazos en 2018 en Havano
Gazetaraj Komunikoj n-ro 698 (2017-08-18)