Eksciinte, ke Mark Fettes prelegos en la aprila Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, la emerita angla kantistino Fraŭlino Emily Barlaston kreis spacon en sia densa programo por povi ankaŭ mem aperi en Roterdamo. Laŭ Vikipedio, la populara sopranulino naskiĝis en 1937 en Stoke-on-Trent, Staffordshire, kaj ricevis sian O.B.E. (Ordenon de la Brita Imperio) el la manoj de sia persona amikino reĝino Elizabetino la Dua, kiu tiel dankis ŝin pro ŝiaj servoj kiel primadono kaj kultura diplomatino, kaj pro ŝia laboro kun anglaj skoltinoj kaj skoltinetoj. Ŝia alia amata lando estas Nederlando, kie ŝi gastis i.a. ĉe reĝino Beatrix kaj la eksa ĉefministro kaj Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj, s-ro Ruud Lubbers. Krom en kelkaj UK-oj kaj aliaj Esperanto-aranĝoj, Fraŭlino Barlaston kantis antaŭe en unu Malferma Tago, en aprilo 1997.
La 32-a Malferma Tago okazos sabaton, la 17-an de aprilo 2010, ekde la 10-a ĝis la 17-a horo. Malgraŭ la aldoniĝo de la fama kantistino al la programo, la eniro restos senpaga.
La 53-a Malferma Tago okazos virtuale la 17-an de aprilo partnere kun Vinilkosmo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 944 (2021-04-13)
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)
Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)