Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 406 (2010-12-29)
Aperis la unua Kontakto kun radikale nova vizaĝo

La socikultura revuo de TEJO, Kontakto, kompletigis la jarkolekton 2010 per la duobla numero 5-6 (239-240). Ĝi estas la unua kajero realigita de la nova redaktoro Rogener Pavinski. Krom bunta enhavo, ĝi estas grafike radikale alia ol antaŭe. Ok el la 28 paĝoj estas plenkoloraj. Same radikale Kontakto laste transformiĝis en 1992, kiam Francisco Veuthey redaktoriĝis. La logotipo dezajnita de li plu restas, ĉar en la voĉdonado en la retejo de Kontakto ĝi gajnis plej multe da subteno. 

"Vi nepre rimarkos kiom bela nia revuo fariĝis; la legado certe fluos pli ĝue kaj plezure", skribas fiere la nova redaktoro en sia enkonduko. "Por helpi min en tiu tasko mi havis gravan kunlaboron de Romulo Felicio, kiun kelkaj konas de la koncertoj de Supernova en 2009. Li tre entuziasme akceptis plenumi la enpaĝigon kaj eĉ kunlaboris porunu el niaj rubrikoj."

La individuaj membroj kaj patronoj de TEJO kaj aliaj abonantoj de Kontakto jam povas legi la numeron rete. Ankaŭ en 2011 ili povos legi ĉiun numeron rete tuj, kiam ĝi eniros presejon. Ankaŭ tiuj, kiuj ankoraŭ ne estas abonantoj, rajtas senpage konatiĝi kun la plene reformita revuo en la reto. (Vidu instrukciojn en la retejo de Kontakto.)

Kontakto estas abonebla per la reta membroaliĝilo aŭ reta abonilo kaj pere de la landaj kotizperantoj de UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/406a2

El Gazetaraj Komunikoj

Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)

Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)

Unesko eldonis unuan libron en Esperanto “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 896 (2020-07-31)

Programo de la Virtuala Kongreso de Esperanto: unua rigardo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 894 (2020-07-16)

MondaFest’ 2020: unua semajno kun riĉa programo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 889 (2020-06-25)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020