Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 356 (2010-01-09)
Emociiga transdono de festlibro al Humphrey Tonkin

Sabaton, la 9-an de januaro, okazis en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo varmetosa aranĝo, dum kiu oni transdonis al prof. Humphrey Tonkin la festlibron La arto labori kune eldontan de UEA okaze de lia 70-a datreveno. Prof. Tonkin festis sian naskiĝtagon la 2-an de decembro, sed la festlibro estis publikigita en januaro lige kun lia ĉi-jara vizito al la Biblioteko Hodler pro lia bibliografia laboro por la usona Asocio de Modernaj Lingvoj. La transdonon ĉeestis 50 invititaj gastoj, i.a. la estraranoj de UEA, la prezidanto de la Akademio de Esperanto, prof. John Wells, kaj multaj kontribuintoj al la festlibro.

Komence de la ceremonio prezidanto Probal Dasgupta prezentis tre personan laŭdacion al la jubileulo, verkitan en poezia formo. Sekvis laŭtlego de gratulmesaĝo de d-ro L.C. Zaleski-Zamenhof al sia "pli juna amiko". La redaktoroj de la festlibro, d-ro Ulrich Lins kaj d-ro Detlev Blanke faris prelegojn, en kiuj ili prilumis la enhavon de la libro. D-ro Lins parolis pri la movada agado de Humphrey Tonkin, dum d-ro Blanke priskribis lian kontribuon al la lingvopolitiko. Poste la korojn de la publiko tuŝis bela interpreto de la poemo "La vojo" de L.L. Zamenhof, deklamita de Wera Blanke. La programo kulminis, kiam prezidanto Dasgupta enmanigis al sia elstara antaŭulo la imponan 900-paĝan libron, kiu konsistas el artikoloj, eseoj kaj rememoroj de tuta cento da kontribuintoj. Post longa aplaŭdo la emociita jubileulo respondis per dankvortoj al la realigintoj de la librego kaj per omaĝo al multaj aliaj esperantistoj, kiujn li renkontis kaj kun kiuj li kunlaboris dum sia pli ol 50-jara esperantisteco. Al Tonkin precipe plaĉis la titolo de la festlibro, La arto labori kune, kiel esprimo de la ideo, kiu ĉiam estis al li tre grava en lia agado. Post komuna tosto la ĉeestantoj ricevis la honoron esti la unuaj por akiri la novan libron kaj ricevi por ĝi aŭtografon de Tonkin. La tuta aranĝo estis filmita por la Reta Kinejo de UEA.

La arto labori kune kostas 60,00 eŭrojn kaj estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA kaj baldaŭ ĉe aliaj libroservoj. Mendante ĉe UEA oni ricevas rabaton de 1/3 ekde samtempa aĉeto de minimume 3 ekzempleroj. (Aldoniĝas 10% por la sendokostoj kaj en EU imposto de 6%.)

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/356a1

El Gazetaraj Komunikoj

Humphrey Tonkin: Honora Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 897 (2020-08-08)

Humphrey Tonkin 75-jara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 560 (2014-12-02)

Humphrey Tonkin resumas la jubilean jaron en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 486 (2012-12-26)

Humphrey Tonkin en la 37-a Malferma Tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 476 (2012-10-20)

La transdono de la festlibro al Humphrey Tonkin en UEAviva
Gazetaraj Komunikoj n-ro 359 (2010-01-16)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022