Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 396 (2010-09-16)
En la reta brokantejo de UEA nun ankaŭ periodaĵoj

Multaj valoraj Esperanto-libroj estas malfacile haveblaj, ĉar ili elĉerpiĝis. La fako de brokantaĵoj en la Libroservo de UEA jam de longe proponas solvon por tiuj, kiuj serĉas elĉerpitajn titolojn. Jam de kelka tempo la brokantaĵoj estas integritaj kun la reta katalogo de la Libroservo, kiu lastatempe enretigis ankaŭ liston de malnovaj periodaĵoj.

La reta brokantejo troviĝas ĉe katalogo.uea.org/index.php, kie eblas serĉi deziratan libron tajpante ĝian titolon en la serĉfenestreto. Eblas ankaŭ foliumi listojn de brokantaĵoj ordigitaj alfabete laŭ la titolo. Klakante la mendobutonon ĉe la koncerna titolo oni povas meti ĝin en sian aĉetkorbon, tute same kiel ĉe la "malbrokantaj" eldonaĵoj. Eblas ankaŭ elŝuti alfabete ordigitan HTML-liston de brokantaĵoj. Meze de septembro estis listigitaj preskaŭ 1400 titoloj. La listo de brokantaĵoj ankoraŭ ne ĝisdatiĝas aŭtomate, pro kio tie povas portempe resti ankaŭ titoloj, kies sola ekzemplero estis vendita lastatempe.

La nova brokantejo de periodaĵoj troviĝas ĉe katalogo.uea.org/index.php, kie la periodaĵoj estas ordigitaj alfabete laŭ la titolo. Ĉe ĉiu unuopa numero troviĝas mendobutono por aldoni ĝin al sia aĉetkorbo. Se oni ne trovas serĉatan revuon aŭ unuopan numeron, indas reveni de tempo al tempo al la katalogo por vidi, ĉu ĝi intertempe fariĝis havebla. UEA konstante aktualigas la katalogon kaj de tempo al tempo ricevas novajn brokantajn revuojn, same kiel ankaŭ librojn. Se iu revuo ne videblas en la katalogo, tio signifas, ke ĝi momente ne estas havebla. Inter la periodaĵoj mankas la revuo Esperanto, de kiu UEA tamen havas unuopajn numerojn kaj eĉ kompletajn jarkolektojn de multaj jaroj. Pri ili oni povas informiĝi ĉe <libroservo@.spamaĵo?co.uea.org>.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/396a3

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022