Ĉiuj naŭ Esperanto-bibliotekoj, kiuj petis subvencion de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen de UEA, povos baldaŭ pliriĉigi siajn kolektojn de Esperanto-libroj. La estrarano de UEA pri kulturo Claude Nourmont kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller asignis subvenciojn el tiu fondaĵo je la suma valoro de 1200 eŭroj.
La plej grandajn subvenciojn, po 200 eŭroj, ricevis Biblioteko Interlingvistika Fenikso el Venezuelo kaj Dokumenta Esperanto-Centro el Kroatio. Po 120 eŭroj estis asignitaj al Pernambuka Esperanto-Asocio el Brazilo, Kleruma Esperanta Klubo el Kubo, Biblioteko por Skoltisma Interkultura Pedagogio el Rumanio, Unuiĝo de Verdaj Amikoj el Togolando kaj Biblioteko Culbert el Usono. La bibliotekoj de Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj kaj Triesta Esperanto-Asocio el Italio ricevos ambaŭ librojn por 100 eŭroj.
Biblioteka Apogo Thorsen donas subvenciojn ĉiujare ekde 1997. La
originala kapitalo, donacita de ges-roj Thorsen, sufiĉas ankoraŭ por unu
disdono. Petoj por tiu lasta disdono devos atingi la Centran Oficejon ĝis
la 15-a de oktobro 2011. Kun la peto oni sendu liston de dezirataj libroj,
kiuj estu ordigitaj laŭ dezirindeco.
“Alivorte”, de Marco Lucchesi: nova libro senpage elŝutebla ĉe UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 994 (2021-11-01)
Biblioteka Apogo Bachrich 2021: limdato prokrastita al la 31-a de julio 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 963 (2021-07-04)
“Tiu ĉumalofta sufikso -UM”: nova libro senpage elŝutebla ĉe UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 952 (2021-05-15)
Biblioteka Apogo Bachrich: alvoko 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 931 (2021-02-22)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)