Universala Esperanto-Asocio malfermis propran paĝon en la socia retejo Facebook la 8-an de novembro 2009. Je sia unua datreveno ĝi havis 1738 amikojn, kies laŭlanda distribuo estas sufiĉe alia ol tiu de la individuaj membroj de UEA. La unuan lokon okupas, kun distanco, la hejmlando de Facebook, Usono, kiu inter la individuaj membroj havas la kvinan pozicion. La plej granda lando inter la individuaj membroj estas Francio, kiu en la Facebook-paĝo estas tria. Rimarkindaj kazoj estas Meksiko, kiu en la IM-statistiko estas 31-a kaj en Facebook 8-a, kaj ankaŭ Argentino (respektive 39-a kaj 9-a) kaj Ĉilio (57-a kaj 11-a). Pleje tamen elstaras Malajzio, kie UEA havas nur unu membron sed 50 amikojn de sia Facebook-paĝo.
La 20 landoj kun plej multe da amikoj estas Usono (203), Brazilo (115), Francio (103), Italio (91), Hispanio kaj Pollando (po 85), Germanio (72), Meksiko (56), Argentino kaj Malajzio (po 50), Ĉilio (45), Britio (41), Rusio (40), Hungario (38), Kanado (36), Nederlando (33), Finnlando (28), Ĉeĥio kaj Svedio (po 27) kaj Belgio (26).
Facebook prezentas ankaŭ statistikon laŭ urboj, kvankam ne ĉiuj indikas sian loĝlokon. La unua estas Madrido, kie loĝas 53 amikoj. En la pinta deko troviĝas ankaŭ San-Paŭlo (50), Kuala-Lumpuro (48), Santiago de Ĉilio (42), Meksikurbo (39), Varsovio (36), Bonaero (34), Romo (33), Parizo (28) kaj Budapeŝto (23).
70% de la amikoj estas viroj kaj 28% inoj (2% ne indikas sekson). El la individuaj membroj de UEA, kies sekso estas konata, 65% estas viroj kaj 31% inoj. Ne surprizas, ke la amikoj de UEA en Facebook estas mezume pli junaj ol la individuaj membroj: 19,3% aĝas 13-24 jarojn kaj 22,4% aĝas 25-34 jarojn. Ĉar 17,6% estas 35-44-jaraj, entute 59,5% estas maksimume 44-jaraj. Krome 18% estas en la grupo de 45-54-jaraj kaj 19,5% en tiu de minimume 55-jaraj. Ne konata estas la aĝo de 3,2%.
70-jariĝo de la Deklaro de Schuman, Eŭropa Tago kaj Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 870 (2020-05-08)
100-jariĝo de la morto de Hector Hodler: revuo Esperanto libere elŝutebla
Gazetaraj Komunikoj n-ro 859 (2020-03-31)
UEA havos novajn retpaĝon kaj administran sistemon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 681 (2017-04-29)
Tradukantoj por paĝo pri la Zamenhof-Jaro kaj blogo pri novaĵoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 675 (2017-03-07)
Pli ol 5000 ŝatas UEA en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 563 (2014-12-13)