Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 380 (2010-05-22)
Kenjo eniras Esperantujon

Grava tasko de UEA estas la disvastigo de Esperanto en landoj, kie mankas organizita movado aŭ ĝi ankoraŭ ne estas sufiĉe forta por mem respondeci pri tio. Pri tiu agado ĉefe zorgas la regionaj komisionoj de UEA. Ekzemple, tiu pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) lastatempe subvenciis vojaĝojn de instruistoj interalie al Srilanko, Laoso, Indonezio kaj Birmo.

Ĉiam pli aktiva estas la Komisiono pri Afriko, kiu ĵus sendis sian membron, la burundanon Jeremie Sabiyumva, instrui Esperanton en Kenjo. Pro la graveco de tiu lando en Afriko, UEA nun donas al ĝi sisteman atenton. Pli frue jam Costantine Mashauri, tanzania delegito de UEA, vojaĝis tien por esplori la situacion kaj ligi kontaktojn kun aktivuloj de la pasintjare fondita Kenja Esperanto-Asocio. La nova asocio nun prepariĝas por registriĝo ĉe la Ministerio pri Sociaj Aferoj.

Jeremie Sabiyumva gvidis kurson en Nandi Hills, kie lin akompanis Julius Kirwa kaj Evans Ochoki, respektive prezidanto kaj ĝenerala sekretario de KEA. La kursanoj ne estis komencantoj, sed ili jam antaŭe lernis koresponde kaj per lerniloj senditaj de la Afrika Oficejo de UEA. Ili tamen malofte povis praktiki la lingvon kun aliaj esperantistoj. Temis pri progresantoj, kiuj pretas memstare gvidi kursojn en siaj loĝlokoj. Partoprenis naŭ personoj; la plej juna 32-jara kaj la plej aĝa 49-jara. Krom pri gramatiko, ili lernis pri la historio de Esperanto ĝenerale kaj en Afriko aparte, pri organizado de landa movado kaj pri informado. La kurso finiĝis per ekzameno, kiun ĉiuj sukcese trapasis.

Sabiyumva promesis al la aktivuloj de KEA, ke en proksima estonteco la Afrika Komisiono de UEA klopodos sendi alian esperantiston al Kenjo por unu monato. Li instigas ankaŭ eksterafrikajn esperantistojn viziti tiun turisme allogan landon por doni al la esperantistoj tie pli da rektaj kontaktoj kaj okazoj por praktiki la novan lingvon. Sabiyumva alvokas helpi la kenjan movadon per mondonacoj al Fondaĵo Afriko de UEA, kiu financas la instruvojaĝojn kaj provizadon per lernomaterialoj, aŭ per sendado de lerniloj, libroj kaj aliaj esperantaĵoj rekte al Kenja Esperanto-Asocio, P. O. Box 204, Eldoret, Kenjo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/380a2

El Gazetaraj Komunikoj

Ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) eniras novan fazon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1001 (2021-12-14)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022